Preĝejo Sankta Antonio (Ecser)
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en Ecser.
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo en Ecser
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ecser |
Geografia situo | 47° 26′ 42″ N, 19° 19′ 8″ O (mapo)47.4449519.31897Koordinatoj: 47° 26′ 42″ N, 19° 19′ 8″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Gödöllő |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | iam baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEcser havis preĝejon en la 14-a jarcento, kiun la turkoj okupis en 1543. La posta historio mankas, sed la katolika grupo refondiĝis en 1740. Tiutempe estis konstruita la nun videbla preĝejo fare de Antal Grassalkovich (krongardisto), sed en ties loko pli frue kapelo funkciis. La orgeno alvenis en 1853. En 1911 trakonstruo okazis, tiam la preĝejo perdis grandparte la barokan stilon. En 1956 la preĝejo interne kaj ekstere estis pentrita, en 1969 nur ekstere okazis renoviĝo. En 1986 nova sakristio estis konstruita.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto, ankaŭ en parko, antaŭ la preĝejo kruco estas videbla. La sola turo reliefas en mezo de la fasado. 2 malplenaj niĉoj estas videblaj apud la turo. La altara bildo prezentas Sanktan Antonion. La predikejo estis farita el ligno. La benkoj estis faritaj en 1984.