Preĝejo Sankta Bonifaco (Gotha)

La Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Kirche St. Bonifatius) estas romkatolika preĝejo en Gotha, Germanio, Schützenstraße nr 22.

Desuda aspekto

Historio redakti

Por la katolikoj de Gotao ĝis la mezo de la 19-a jarcento ne ekzistis propra preĝejo. En 1780 celebritis la unua Sankta meso post la t.n. Reformacio pro permeso de la duka moŝto Ernesto la 2-a, en privata loĝejo. La situacio restis tia ĝis la jaro 1847 kiam oni gajnis la permeson uzi la preĝejon Sankta Spirito de la orfejo kaj kaj labora domo situantan inter la stratoj Erfurter Straße kaj Mönchelsstraße. En la jaro 1855 eblis, post monkolektoj sub la gvido de la tiama paroĥestro Ludwig Liebherr, aĉeti la duonon de la ĝardenoj de la muzikisto Gaßner por la sumo de 1500 regnaj taleroj. Startis konstruo de nova preĝejo. Planado kaj konstrugvidado estis ĉe la duka ĉefarkitekto Gustav Eberhard, kiu konstruigis diversajn gravajn konstruaĵojn en Gotao kaj en la ĉirkaŭaĵoj gotaaj. De tiam konserviĝis foto pri maketo el kio evidentiĝis ke la rezulto tre malkongruis al ĝi. Oni konstruis laŭ novromanika stilo el grejso de Seebergen, kun seltegmento, transepto kaj ĥoreja absido. La konstruo faritis sur rektangula projekciaĵo. Pro urboplanadaj kaŭzoj la preĝejo ne estis orientita orienten. La portalo enireja troviĝas sude, kun alta ornama gablo, kiu orientiĝis en la direkto de la urbo.

Interno redakti

La interno estas diversstila historiisme, laŭ la ŝato de la 19-a jarcento. La konata loka pentristo Paul Emil Jacobs kreis tri bildojn de natura grandeco surtolaj pri la temoj "Madono", "Monda savinto" kaj "Resurekto de Lazaro". La laste menciita artaĵo malaperis post rompoŝtelo de 1980. Per aliaj surtolaj krucvojstackoj, dekoraj pentraĵoj kaj plastikaj ornamaĵoj la preĝejo estis plibuntigita ĝis la jaro 1927.

Post 1927 oni paŝon post paŝo forprenis la ornamaĵojn; fine restis nur nemoveblaj konstruaĵeroj. En 1932 la altaro anstataŭigitis per alia farita fare de Georg Saumweber el Günzburg. Ankaŭ la iam pli granda ambono ne plu ĉeestis; por ĝi venis pli malgranda kaj pli malalte muntita.

Post restaŭrado de 1949 (forpreno kaj fermo de la ĥorejaj rondaj vitraloj sed pro tio fenestrofarado ĉe ambaŭ flankoj de la absido; unukolora farbado; benkara plisimpligo) estis novaj ŝanĝoj jam en 1956. Tiam alvenis nova galerio, orienta enirejo kaj iĝis alifarado de la suda portalo (pordoj, ventokaptejo, antaŭtegmenteto).

En 1961/62 la planko novigitis. Aliaj ŝanĝoj igis la internon tute malsama al la originala stato. Ĉe ambaŭ flankoj de la altarejo alvenis etaj flankaj altaroj, nova krucvojo el kupra lado kaj hejtilo. En 1972, post la Dua Vatikana Koncilio, malaperis la ĉefaltaro, la altara ŝtuparo kaj la komuni-kradoj. Simpla ligna altaro starigitis meze. Novaj seĝoj estis faritaj por la ĥorejo kaj la tabernaklo aliaranĝitis.

Du jarojn poste estis jam la venanta restaŭro: la hejtilo forprenitis kiel ankaŭ la orgeno. Por ĝi venis provizora elektrika orgeno funkcianta ĝis 1990. Ekde 1990 ludatas orgeno el Siebleben, post kiam planoj havigi Schuke-orgenon pro troaj kostoj ne realiĝis. Farbado interna estis nun blanka, dume la flankaj vandoj kaj la volbaĵo kaj la traboj iĝis ruĝaj. Novan baptujon venigis en 1984 Werner Schubert-Deister el Friedrichroda. Por plibonigi la akustikon venis en 1991 diversaj novaj instalaĵoj, nova hejtilo instalitis en 1992. En 1999 la tuta tegmento renovigitis kaj en 2004/05 finfine la ekstero ricevis la nunan aspekton belegan.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo St. Bonifatius (Gotha) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti