Preĝejo Sankta Georgo (Kőbánya)

Kirko Sankta Georgo estas moderna romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Kőbánya.

Paroĥa Kirko Sankta Georgo
Kirko Sankta Georgo en Kőbánya
Kirko Sankta Georgo en Kőbánya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke ekde 1995
Konsekrinto László Paskai
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Inter la mondomilitoj la katolikoj havis en tiu areo nur kapelon en hospitalo. En 1947 katolika grupo formiĝis. En la sekva jaro pli nova kapelo estis konstruita. La nova, nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1988 kaj 1994.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas en korto, sed la fasado tuŝas la trotuaron. La fasado al direkto al supro daŭre mallarĝiĝas, tio estas ankaŭ la turo. Malsupre meze la enirejo funkcias. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas. Interne la pentraĵoj same estas modernaj, menciindas bildo pri Sankta Georgo kaj Ladislao la 1-a (Hungario).

En proksimeco de la konstruaĵo estas videbla apudvoja kruco kun traŭbo farita en 1773.

Kermeso okazas en la 24-an de aprilo.

Fontoj redakti