Preĝejo Sankta Kruco (Ferencváros)

preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en Ferencváros (distrikto).

Paroĥa preĝejo Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Budapeŝto
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Budapeŝto
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Ferencváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Konsekrinto Jusztinián Serédi
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1930
Specifo
Enhaveco 2000 homoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En ekstera parto de Ferencváros katolika societo formiĝis en 1921 por nova kapelopreĝejo. Ekde la sekva jaro en proksima lernejo oni aranĝis mesojn. En 1925 paroĥo estis fondita, samtempe la mesoj okazis en aparta provizora loĝdomo, kiu estis kapelo. Post 5 jaroj jam la nova preĝejo ekfunkciis. En 1941 la apuda paroĥo ekfunkciis. En la 1960-aj jaroj granda kolonio estis konstruita en la proksimeco, kiu pligrandigis vizitantojn de la preĝejo. La plena renoviĝo finiĝis en 2003.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas ĉe vojkruciĝo de 2 gravaj vojoj, krome inter tramaj kaj fervojaj reloj. La fasado havas 2 simetriajn turojn flanke, meze troviĝas la enirejo. Resume estas 3 navoj. Ĝenerale la preĝejo imitas la mezepokajn bazilikajn preĝejojn. En la interna parto la oni pentris multe da freskoj.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti