Preĝejo Sankta Laŭrenco (Frienstedt)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La preĝejo Sankta Laŭrenco (germane Pfarrkirche St. Laurentius) estas evangelia paroĥa preĝejo en la erfurta urboparto Frienstedt (Germanujo).

La vilaĝa preĝejo Sankta Laŭrenco
La interno.

Historio redakti

Ĝi estis konstruita en 1447/1493 kiel defendkirko. Ek tiu tempo datumas la sonorilturo estanta parto de la vilaĝa ĉirkaŭfortikaĵo. En la 31.3.1834 oni devis fermi la preĝejon pro kadukiĝemo. Sekvis malkonstruo kaj novkonstruo de la navo ĝis 1836 (sub la direkto de Clemens Wenzelaus Coudray), dume la turo konservitis kaj restaŭritis en 1912.

La frontona fasado kaj la fasado en la direkto al la vilaĝo estas pli belaj ol la aliaj. Dum ventego en 11./12.6.1984 la spajro falis en la navon. Ĉe la aranĝlaboroj trovitis moneroj kaj dokumentoj el la jaroj 1608, 1790, 1855 kaj 1955. Redonitis la tuto en la spajron en julio 1997: la Loĝparko Frienstedt mecenatis por la nova spajro. En 1992 faritis nova kapelo sub la turo kaj komenciĝis en 1997 la restaŭradlaboroj ĉefasade. En la interno troviĝas ambona altaro kaj du galerioj.

Akcidentoj post restaŭradoj redakti

En 2006 parto de la plafono terenfalis kaj damaĝis la altaron kaj en 2014 ekstera kruda stuko ekfalis tiel ke necesis fari ĉirkaŭ la preĝejon zoneton nealireblan.

La iama gvat- kaj defendoturo estas sub la posedo de la urbo, la navo apartenis al la komunumo.[1] En 2005 estiĝis la societo amikara Freundeskreis der St.-Laurentius-Kirche.

Ĉirkaŭ la preĝejo troviĝas tombejo funkcianta. Apartenis la komunumo Frienstedt al la ekleziaro Bindersleben-Frienstedt, same kiel la komunumoj de Alach, Ermstedt, Gottstedt, Kleinrettbach, Nottleben kaj Zimmernsupra.

Literaturo redakti

Georg Dehio (fond.), Stephanie Eißing, Franz Jäger: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 422

Notoj redakti

  1. Hartmut Schwarz: Kirchturm gesperrt. gazetartikolo el Thüringische Landeszeitung, 14.8.2014