Preĝejo Sankta Mikaelo (Cluj)

(Alidirektita el Kirko Sankta Mikaelo (Cluj))

La kirko Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Rumanio, en Transilvanio, en Cluj, en la ĉefplaco.

Kirko Sankta Mikaelo
Kirko Sankta Mikaelo en Cluj
Kirko Sankta Mikaelo en Cluj
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Cluj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
diocezo Alba Iulia
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 50 m (navo), 20 m (sanktejo)
Larĝo 24 m (navo), 10 m (sanktejo)
Alto 76 m (turo) + kruco 4 m
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko funkciis en tiam hungara komunumo Kolozsvár jam en la 13-a jarcento. En la sekva jarcento jam kirko Sankta Mikaelo konstruiĝis. En 1349 laŭ dokumento la kirko ricevis permeson pri establo de la interna parto. En 1489 incendio okazis, kiun la rekonstruo sekvis. La turo estis konstruita supozeble inter 15111545, sed pro alia incendio en 1697 ĝi detruiĝis, pli nova turo konstruiĝis en la 1740-aj jaroj. Fulmo trafis ĝin en 1763, la nun videbla turo estis konstruita inter 1837-1859.

Ekde 1545 la protestantoj havis la konstruaĵon. Soldatoj trude reakiris ĝin en 1716, sed interne la katolikaĵoj jam mankis. La nova baroka altaro kreiĝis en 1725. En 1919 komenciĝis dominado de la rumanoj, sed ili estas ortodoksoj, do ili ne uzis la preĝejon, nur la restintaj hungaroj. En 1956 plena renovigo okazis.

La orgeno estis farita en 17281763, ĝi estis trakonstruita en 1990.

Historiaj okazintaĵoj redakti

En la kirko preskaŭ 50 landkunvenoj de hungaroj okazis. En 1551 la hungara krono estis ceremonie aldonita. Baldaŭe dukoj de Transilvanio tie oficiale dukiĝis, ekzemple Gabrielo Báthori, Gabrielo Bethlen. En 1944 episkopo Áron Márton tie protestis kontraŭ la holokaŭsto.

Konstruaĵo redakti

Kirko Sankta Mikaelo (Cluj)
 
Turo de la kirko
 
Enirejo de la kirko
 
Restinta fresko
 
La predikejo
 
La enireja parto
 
Interno de la kirko
 
Tura flanko de la kirko
 
Urba panoramo kun la kirko
 

La konstruaĵo situas sola (ne en la mezo de la placo) kaj ĝi havas unusolan turon kaj 3 navojn. Estas sekreto, ĉu la ĉefenirejo kial situas ne en la mezo de la fasado. Interne restis iom da freskoj mezepokaj. La pordo estas renesanca.

Kermeso okazas en 29-an de septembro.

Fontoj redakti