Preĝejo Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto (Saalfelden)

La Preĝejo Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto (germane: Dekanatspfarrkirche Saalfelden) en Saalfelden estas la ĉefpreĝejo de la Dekanujo Saalfelden ene de la Ĉefepiskopujo Salcburgo. Longjara paroĥestro kaj dekano saalfelden-a estis la tirolano Johann Madersbacher.

La ĥorejo kun la Adlhardt-krucifikso.
Ekstero de la preĝejo.
La orgeno kaj la skulptaĵoj de Sanktaj Ruperto kaj Virgilio.

Historio de la paroĥo redakti

Saalfelden estas unu el la plej malnovaj paroĥoj de la ĉefepiskopujo. La unua endokumenta mencio de Saalfelden estis ĉ. en 788 kaj de la preĝejo ĉ. en 1000. Dietmar, nobelo el Saalfelden, ŝanĝis sian terenon kaj preĝejon kun la ĉefepiskopo salcburga ricevonte preĝejon en Palmberg proksime de Ampfing. Ĉe arkeologiaj elfosadoj (1999) okaze de la lasta restaŭradlaboroj tiu ĉi tradicio evidentiĝis korekta: ĉar en la pavimo de la preĝejo troviĝis masivaj fundamentaj muroj de mezepoka turo konstruita meze en la preĝejo.

En la 1188-a jaro menciitis la unua paroĥestro (plebanus). De 1299-1642 apartenis Saalfelden al la episkopoj de Chiemsee: la enspezoj de la paroĥo servis por la provizado de la chiemsee-aj ekleziuloj. Ili ja nomumis la paroĥestrojn en Saalfelden, sed devis pluse konfirmi la nomumadon la salcburga ĉefepiskopo lastintance. Plej konata estas la teologo kaj episkopo Berthold Pürstinger kiu demisiite retiriĝis al Saalfelden. Li diversmaniere karitate agadis en sia nova domicilo.

Priskribo de la preĝejo redakti

Elfosaĵoj atestis ankaŭ la ĉeeston de gotika konstruaĵo el la 14-a jarcento kiu pligrandigitis je la fino de la 15-a. Tiam faritis ankaŭ la kripto: estante longa je 54,5 m ĝi estas la plej granda de la tuta Distrikto Zell am See. De la 14-a jarcento estas la kapeloj kaj altaroj. La vandoj de la alkonstruaĵoj sudaj respektive nordaj pli malfrue trarompitis kaj la tuto unuiĝis al la ĉefa halaro.

En 1473, 1485 kaj 1491 la preĝejo ĝuis pri ampleksaj mesfondaĵoj de la senjoroj de Ramseiden, la burĝaro kaj la senjoroj de Hunt-Dorfheim.

Dekanujsidejo redakti

En 1614 estas ne malmulte ol 12 altaroj en la preĝejo kaj kvar jaroj poste Saalfelden promociitis al sidejo de dekanujo por la tuta Pinzgau-distrikto: nur poste dekanujoj de Taxenbach kaj Stuhlfelden dissplitiĝis de la saalfelden-a. Emancipiĝo de la chiemsee-anoj estiĝis en la jaro 1642 kaj anstataŭe oni submetitis al la Porpastra domo de Salcburgo.

En 1734 fulmobato en la kirkan turon provokis incendion en kaj ĉirkaŭ la preĝejo. Poste la preĝejo rekonstruitis en baroka stilo kun cepforma spajro kaj lanterno (freskoj de Christoph Anton Mayr el Schwaz). En 1811 la tuta centro (108) forbrulis kun la paroĥa preĝejo kaj la Preĝejo Sankto Spirito. Kiam oni volis fortransporti la rubujojn la volbaĵo de la ĉefnavo terenfalis dume tiu de la altarejo restis nedifektita. En 1813 oni malkonstruis la centran navon, metis novajn apogkolonojn kaj faris pelvoforman arkaĵon. La turo ricevis formon de tenda tegmento.

Alikonstruoj profundaj redakti

Alikonstruo de la preĝejo en la stilo novromanika faritis inter 1858-61 laŭ la planoj de la munkena arkitekto Georg Schneider.

Ekde 1956 faritis nova rearanĝo de la interno: oni iomete barbare forprenis la tutan novromanikajn ekipaĵojn krom la krucvojo, la bildo de Johano Baptista (de Sebastian Stief: ĝi pendas nun en la suda flanka navo), la baptopelvo, la de Joseph Haid (1833) skulptitaj preĝejo-patronoj kaj la figuroj de la sanktuloj Ruperto kaj Virgilio (faritaj en 1859 fare de Baptist Scheidl).

Krome oni plafone metis fuŝe ebenan trabtegmenton el ligno. Krome ĉirkaŭitis la turo per platoj. La skulptisto Jakob Adlhart el Hallein kreis krom la figurojn en la longa navo la imponan krucifikson de super natura grandeco en la ĥorejo kiel ankaŭ ambaŭ flankajn altarojn (pri Mario kaj la Sankta familio). La vitraloj super la flankaj elirejoj estas de la tirola vitropentristo Josef Widmoser.

La lasta restaŭradego de 2000 estis pli bongusta kaj sukcesis korekti almenaŭ kelkajn erarojn el la 1950-aj jaroj. Oni instalis novajn sidbenkojn laŭ malnovaj desegnoj kaj formetis la duan galerion: la sur ĝi starinta Mauracher-orgeno renovigitis kaj starigitis unu etaĝon pli malalte (kio ankaŭ plibonigis la akustikon). La farbaj vitraloj en la longa navo anstataŭigitis per simplaj nefarbaj kaj la popolaltaro metitis pli proksime de la mesfrekventantaj fideluloj.

Aliaj vidindaĵoj redakti

En la baptokapelo troviĝas belega malfrugotika triptiko. En la gotika kripto troviĝas la tomboŝtono de la unua saalfelden-a paroĥestro Georg Tauscher (+1627). De la aliaj iam multnombraj slaboj ĉirkaŭ la preĝejo nur kelkaj ankoraŭ videblis ĉe la norda enirejo. En la antaŭĉambro de la kripto videblas bildoj de la gotika kaj baroka preĝejo.

La de Alexander Schläffer farita kripto en la malantaŭa parto de la maldekstra flanka navo admireblis nur dum la kristnaska tempo.

La sonorilojn muldis en 1949 la firmao Oberascher (Salzburg-Kasern): Heimkehrerglocke (A, 3475 kg), Gefallenenglocke (C, 2077 kg), Marienglocke (E, 1041 kg), Meßglocke (G, 618 kg), Sterbeglocke (a, 439 kg).

Filiaj preĝejoj redakti

Nunaj filiaj preĝejoj en aliaj urbopartoj de Saalfelden troviĝas en Lenzing (ĝi estas pli malnova ol la ĉefa preĝejo kun apuda moderna preĝejo el 1973), Gerling (gotika preĝejo kun interno baroka, kun freskoj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj) kaj Almdorf (barokkapelo de 1715).

Fonto redakti

Faldfolio eldonita fare de la Paroĥa komunumo de Saalfelden en aŭgusto 2001, verkita de Arthur Schwaiger kaj Alois Eder.

Eksteraj ligiloj redakti