Kirsi KUNNAS (naskiĝinta 14-a de decembro 1924 - 8-a de novembro 2021) estis finna porinfana verkisto, poeto kaj tradukisto. En 1950-aj jaroj ŝi skribis modernismajn poemkolektojn. Ŝi finnigis anglalingvajn porinfanajn poemojn kaj tekstojn de Krylov. Unu ŝia konata propra porinfana poem̩libro estas Tiitiäisen satupuu, laŭ kiu estas farita ankaŭ kantoj kaj teatraĵo. Ofte en poemoj de Kunnas estas natursimbolaro kaj preskaŭ minimalisma uzo de lingvo. Kunnas loĝis en Tampere kaj Ylöjärvi.

Kirsi Kunnas
Persona informo
Kirsi Kunnas
Naskonomo Kirsi Marjatta Kunnas
Naskiĝo 14-an de decembro 1924 (1924-12-14)
en Helsinko
Morto 8-an de novembro 2021 (2021-11-08) (96-jaraĝa)
en Ylöjärvi
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Viikki Teacher Training School • Academy of Fine Arts of Helsinki • Universitato de Helsinko vd
Familio
Patro Väinö Kunnas vd
Patrino Sylvi Kunnas vd
Edz(in)o Jaakko Syrjä vd
Infanoj Martti Syrjä • Pantse Syrjä vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr