Kisbucsa [kiŝbuĉa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. Kis signifas: malgranda kaj faras diferencon de Bucsa.

Kisbucsa laŭ runa skribo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kisbucsa situas en Montetaro Zala en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo, ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Zalaegerszeg kaj fervojo Szombathely-Nagykanizsa preteriras. Zalaegerszeg troviĝas 10, Pacsa 15, Zalaszentgrót 22, Hévíz 23, Keszthely 28 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, poste keltoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 laŭ tiama hungara ortografio "Bwucha". Post la mezepoko pro la kontraŭturkaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. Nuntempe oni minadas torfon. Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti