Kisköre
Kisköre [kiŝkore] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves. Kis signifas en la loknomo: malgranda.
Kisköre | |||
|
|||
Areo | 68 km² (6 800 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 2 911 | ||
Poŝtkodo | 3384 | ||
Telefona antaŭkodo | 36 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: kiskore.hu | |||
SituoRedakti
Kisköre situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de rivero Tiso, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kál-Kisújszállás, kie konstruiĝis akvorezervujo nomata Tiso-lago en 1973. Ĉe la komunumo estas pontoj fervoja kaj voja tra Tiso.
HistorioRedakti
La unua mencio okazis en formo Kure en 1323. La tipa fiŝista kaj agrara vilaĝo abrupte iĝis urbo post ekfunkcio de la akvorezervujo. Kisköre ricevis urborangon en 2005. La urbo estas rivalo de ĉebalatonaj urboj. Fondiĝis feriejaj domoj. Oni banadas, fiŝkaptadas kaj boatadas.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kisköre)
- Remparo de Ĉorso tie daŭriĝas post Tiso
- la menciita Tiso-lago estas signifa turisma celloko
ĜemelurbojRedakti
FamulojRedakti
En Kisköre naskiĝis ekonomikisto Aladár Sipos.