Kissziget
Kissziget [kiŝsiget] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo signifas: malgranda insulo.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8954
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°37′27″N 16°40′01″E
SituoRedakti
Kissziget situas en Montetaro Zala en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. La fervoja linio disigas la komunumon de Ortaháza. Nova troviĝas 9, Lenti 12, Letenye 26 kilometrojn.
HistorioRedakti
La unua mencio pri vilaĝo devenis el 1426 en formo "Zyegyth". Tiutempe la vilaĝo troviĝis inter marĉoj en insulo. En 1663 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1890 la fervoja linio ekfunkciis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Vilaĝservoj estas la municipa administracio kaj migra poŝto.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj
- sonorilostablo el la 19-a jarcento
- fiŝkaptista lago kun fiŝobredado