Kivelingsfest

(Alidirektita el Kivelinge)

La Kivelingsfest estas historia festo en la germania urbo Lingen. Ĝi okazas pentekoste ĉiun trian jaron, kaj memorigas pri evento el la jaro 1372, kiam en milito inter la armeo de la grafo de Tecklenburg kaj de la ĉefepiskopo de Münster la vira loĝantaro de la urbo estis tiom malmultiĝinta, ke eblis defendi la urbon nur per batalado de la neplenkreskaj, needziĝintaj knaboj el la urba loĝantaro. Mirinde, la knaboj sukcesis en defendado de la urbaj remparoj, kaj responde la urba konsilantaro donis al ili la rajton regule celebri sian venkon. La junuloj ricevis la nomon Kivelinge (pluralo), singularo Kiveling, el la platgermana verbo "kiven", al kiu aldoniĝis sufikso -el- por diminutivo kaj sufikso -ing por substantivigo. En urba incendio de la jaro 1548 per forbrulo de la urba arkivo malaperis ĉiuj skribaj dokumentoj pri la tradicio de la festo antaŭ tiu jaro, sed pli postaj dokumentoj ekzemple el la jaroj 1557 kaj 1565 atestas ke la festo antaŭ tiuj jaroj jam havis longan tradicion.

festaj tamburistoj
la pulvoturo

La feston tradicie aranĝas diversaj historiaj grupoj de urbaj knaboj kaj junaj needziĝintaj viroj, kiuj aparte post la Unua Mondmilito plifortigis ankaŭ eksterfestajn kulturajn kaj sociajn agadojn, kaj ekde tiam ankaŭ pli kaj pli integrigis la membrecon kaj kunlaboron de urbaj knabinoj kaj junaj needziniĝintaj virinoj. La gejunuloj ekzemple en 1960/1961 restaŭris lastan restaĵon de la mezepoka urba remparo, la "pulvoturon", aĉetis kaj renovigis historian domon ĉe la merkatoplaco kaj helpas vivteni la historian urbodomon, sed ankaŭ helpis post naturkatastrofoj kaj engaĝiĝis en koncertoj kaj teatraj surscenigoj cele al vivteno de la platgermana lingvo.

Ekde la jaro 1972 la festo ĉiun trian jaron okazis tri plenajn tagojn (kaj la du internoktojn) inter sabato kaj lundo de la pentekosta semajnfino, kaj ekde 1996 havas la fortan karakterizaĵon dum tiuj tagoj revivigi la etoson de mezepoka celebraĵo: Multaj centoj da infanaj kaj plenkreskulaj urbanoj vestiĝas en mezepokaj vestaĵoj; bazaraj vendostandoj, muzikaj ensembloj, artistoj kaj porinfanaj amuzaĵoj estas aranĝataj laŭ stilo de la 14-a jarcento; kaj la loko de la festo sur kaj apud la historia urbocentra merkatoplaco donas historiecan kadron al la evento, kvankam la plej multaj apudplacaj konstruaĵoj ekestis nur iom post la mezepoko - en la 16-a kaj parte eĉ en pli postaj jarcentoj (ekzemple la urbodomo de 1555 kaj la domo de la urbaj junuloj el 1583).


Iom da fotaj impresoj pri la festo de junio 2011 redakti

Eksteraj ligiloj redakti