Kjell Gustavsen

(Alidirektita el Kjell GUSTAVSEN)

Kjell GUSTAVSEN (naskiĝis la 19-an de majo 1915, mortis la 20-an de majo 1999 en Oslo) estis norvega esperantisto, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo.

Kjell Gustavsen
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1915 (1915-05-19)
Morto 20-an de majo 1999 (1999-05-20) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ekkoninte Esperanton en 1950, li tuj propagandis ĝin en sia laborloko, la elektra centralo de Oslo. Dum multaj jaroj li oficis en la estraro de Norvega Esperantista Ligo, kiel vicprezidanto (1966-77), prezidanto (1981-85), kasisto (1985-87) kaj estrarano (1987-93). Dum jardekoj li revizoris (1959-1999) en Klubo Esperantista en Oslo kaj estis vicprezidanto (1965-95) de Eldonejo Esperantista. De 1976 ĝis la morto li servis kiel norvegia ĉefdelegito de UEA. Li insiste peradis petojn de interesatoj pri Esperanto-lingvaj broŝuroj al la norvega ministerio pri ekstero.

Sindikata aktivulo kaj iniciatinto de elektra muzeo en Oslo, li organize agadis ĉiam "proksime al la herboradikoj", opiniante (laŭ vortoj de Otto Prytz), ke "Georgo la ĉapelisto same valoras kiel la reĝo Salomono".