Klára Ertl

plurnacia denaska esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Klára Ertl - naskiĝis la 26-an de majo 1995 - estas esperantisto kaj aktivisto nuntempe loĝanta en Katalunio. Ŝi estas en TEJO komitatano A nome de Germanio kaj komisiito por UNITED por Interkultura Agado.[1]

Klára Ertl
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1995
Lingvoj Esperantofrancanederlandaanglagermana
Ŝtataneco nekonata valoro
Familio
Patro István Ertl
Patrino Fabienne Berthelot-Ertl
Okupo
Okupo esperantisto • amatora aktoro
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Ŝi diplomiĝis pri psikologio kaj pagite gvidas lerngrupetojn de universitataj psikologistudentoj. Volontule ŝi laboras pri la Mortolisto de UNITED.[2]

Ŝi estas filino de hungar-franca esperantisto István Ertl kaj de franca esperantistino Fabienne Berthelot-Ertl kaj denaske parolas Esperanton, same kiel ŝiaj fratoj Ruben kaj Dorián.

En 2022 ŝi ludis "Laŭra" en la muzikalo June kaj Kune.

Referencoj redakti

  1. Klára Ertl | Centra Reto
  2. informo prenita en somero 2020 de la retpaĝo www.tejo.org/nia-teamo/klara-erlt/ de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed jam en somero 2021 ne plu havebla kaj ne sukcese arkivigita en la Interreta Arkivo