Klára Falvay
Klára Falvay [falvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falvay Klára estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia persona nomvarianto estis Klári.
Klára Falvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de aprilo 2004 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | István Farády • Márk Novák |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Klára Falvay[1][2] naskiĝis la 18-an de decembro 1939 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Klára Falvay akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1962. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Kisfaludy. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Nacia Teatro (Szeged) (1964-1968), Teatro de Kecskemét (1968-1972), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1972-1984), Teatro Hevesi Sándor (1984-1987), Teatro Csokonai (Debrecen) (1987-1998). Ŝi estis membro de Nova Teatro (Budapeŝto) de 1998 ĝismorte. Ŝi ricevis premiojn en 1982 kaj 2003. Ŝi edziniĝis dufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Maria Antonovna
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - arkianĝelo
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Ledér
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxane
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai - Antoinette Plankenhorst
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Olga; Maŝa
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Eszpresszóban (mallonga filmo) (1959)
- Álmodozások kora (1964)
- Ha megjön József (1976)
- Képvadászok (1986)
- Ni neniam mortos! (1993) – S-ino Berta
- A nagyúr - Gróf Bánffy Miklós (2001)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Claudia Cardinale, Anna Magnani[3]