Klára FEHÉR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Klára aŭ oficiale Nemes Lászlóné estis hungara verkistino kaj ĵurnalisto.

Klára Fehér
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1919 (1919-05-21)
en Újpest
Morto 11-an de septembro 1996 (1996-09-11) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo Klára Fehér
Familio
Edz(in)o László Nemes (verkisto) vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klára Fehér naskiĝis la 21-an de majo 1919 en Újpest. Ŝi mortis la 11-an de septembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Klára Fehér devenis el juda familio. Ŝi frekventis universitaton en Budapeŝto post la2-a mondmilito. Poste ŝi eklaboris en grava ĵurnalo. Ŝia edzo estis László Nemes (verkisto). Ŝi ofte estis videbla en la televizio. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1948-1997 (la lastan postmorte).

Verkoj (selekto) redakti

Romanoj redakti

  • Idézés bűnügyben (Alvoko en krimo), 1949
  • Az érem másik oldala (Alia flanko de la medalo), 1951
  • Tenger (Maro), 1956
  • A jó házasság ábécéje (Aboco de la bona geedziĝo), romano, 1959
  • Furcsa éjszaka (Stranga nokto), 1965
  • Vakáció Magyarországon (Feriado en Hungario), 1976
  • Búcsú a tengertől (Adiaŭo de la maro), 1983
  • Ne láss, ne hallj, ne szólj! (Ne vidu, ne aŭdu, ne parolu!), 1993

Porinfanaj libroj redakti

  • Tevekönyv (Kamelolibro), 1950
  • A földrengések szigete (Insulo de tertremoj), 1958
  • Én sose kapok levelet (Mi neniam ricevas leteron), 1967
  • Az indián kertje (Ĝardeno de la indiano), 1973

Memorigiloj redakti

  • "Fehér Klára literatura premio"

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio