LEÖVEY Klára (leOvei) Löwey, Lövei estis hungara pedagogino, verkistino naskita en Máramarossziget la 25-an de marto 1821 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1897.

Klára Leövey
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1821 (1821-03-25)
en Sighetu Marmației
Morto 8-an de aprilo 1897 (1897-04-08) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per trafikakcidento vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoedukisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ekde 1836 Klára Leövey agadis en amatora teartotrupo de bonfara asocio de sia naskiĝurbo. Inter 1843 kaj 1844 ŝi estadis en Pozsony dum la landkunveno. Ekde 1846 ĝis 1849 ŝi instruis en la virinedukanta instituto de Blanka Teleki en Pest kaj estis kunlaboranto de Pál Vasvári. En la komenco de 1849 ŝi iris kune kun Teleki Blanka al Debrecen, kie flegis vunditajn soldatojn, apogis la persekutitojn. Pli poste ŝi iĝis guvernanto en Erdély. En 1851 oni arestis ŝin kaj kondamnis ŝin al 5 jaraj mallibereco kaj kune kun Teleki Blanka fermis ŝin en fortikaĵmalliberejo de Kufstein. En 1856 ŝi establis en sia naskiĝurbo fraŭlinedukantan instituton, post kies ĉeso en 1862 kune kun Teleki Blanka vojaĝis al Parizo. Post sia reveno ŝi estis guvernanto dum 26 jaroj ĉe la familio Teleki. Ekde 1865 ŝi estis kunlborantino de revuo Máramaros.

Verkoj redakti

  • Teleki Blanka és köre (Teleki Blanka, Karacs Teréz és L. K. Levelek és visszaemlékezések. Sajtó alá rendezte és ben. Sáfrán Györgyi, Bp., 1963).

ikon]

Fonto redakti