Klára Tabódy [tabOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tabódy Klára estis hungara-itala aktoro, pentristo. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Thurmayer Klára Lívia, ŝia fratino estis Ida Turay.

Klára Tabódy
Klára Tabódy (maldekstre)
Klára Tabódy (maldekstre)
Persona informo
Naskonomo Thurmayer Klára Lívia
Naskiĝo la  12-an de januaro 1915(nun 1915-01-12)
en Hungario Rákospalota (Hungario)
Morto la 6-an de aŭgusto 1986
en Hungario Milano (Italio)
Lingvoj hungaraitalagermanadancisto
Loĝloko Alassio
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Turmayer
Frat(in)o Ida Turay
Okupo
Okupo aktorokantisto • pentristo
vdr

Klára Tabódy [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1915 en Rákospalota (iama urbo) (nuntempa distrikto de Budapeŝto), ŝi mortis la 6-an de aŭgusto 1986 (laŭ alia informo la 25-a de junio) en Milano (Italio).

Biografio redakti

Klára Tabódy akiris diplomon en Teatra Akademio en 1932, poste ŝi lernis dancon. Ŝi debutis en jam ne ekzistanta teatro en Budapeŝto. Inter 1932-1934 ŝi apartenis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), poste ŝi havis rolojn eksterlande, ekzemple en Hago, Vieno, Berlino, Kolonjo. En la sekvaj jaroj ŝi alterne havis rolojn en nazia Germanio kaj Italio. En 1943 ŝi edziniĝis al itala negocisto kaj ŝi jam ne revenis al Hungario. En 1953 ŝi retiriĝis de la aktorado kaj ŝi komencis pentradi. Ŝi sukcese ekspoziciis en Munkeno kaj Milano.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Kadétszerelem (1932; vidu la foton!)

Elektitaj kinfilmaj roloj redakti

  • È tornato carnevale (1937, itala filmo)
  • Balkezes angyal (1940, hungara filmo)
  • Akrobat schö-ö-ön (1942, germana filmo)
  • Giudicatemi! (1948, itala filmo)

Fontoj redakti