Kłodzko

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Kladsko)

Kłodzko (latine la Glacium, Glacensis urbs, Glocium, germane Glatz, kaj en la loka germana dialekto: Glooz, ĉeĥe Kladsko) (ĝis 1945 germane Glatz) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 25 717 loĝantoj sur areo de 25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 029 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kłodzko.

Kłodzko
germane: Glatz

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando • urbo
Kłodzko (Pollando)
Kłodzko (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto distrikto Kłodzko
Komunumo Kłodzko
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1233
Koordinatoj 50° 26′ N, 16° 40′ O (mapo)50.43333333333316.666666666667Koordinatoj: 50° 26′ N, 16° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 25 km²
Loĝantaro 25717 (en 2021)
Loĝdenso 1 029 loĝ./km²
Poŝtkodo 57-300, 57-303, 57-304
Telefona antaŭkodo (+48) 74
Aŭtokodo DKL
TERYT 5020108021
Estro Michał Piszko
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Bolesława Chrobrego 1
Retpoŝto de estraro umklod@klodzko.pl
Poŝtkodo de estraro 57-300
Telefono de estraro 74 865-46-10
Fakso de estraro 74 867-40-62
Poŝto de estraro umklod@um.klodzko.pl
Ĝemelaj urboj Bensheim (Germanio)
Carvin (Francio)
Fleron (Belgio)
Náchod (Ĉeĥio)
Komunuma retejo http://www.um.klodzko.pl
vdr

Historio redakti

Historio de Kłodzko redakti

Dum la 1-a jarcento (jc) (p.K.) ĝis la 4-a jc (p.K.) tra tiu valo de Kłodzko iris de la romia sukcena vojo de Venecio al la Balta Maro al la regiono de la nunaj urboj Gdansko, Malborko kaj Kenigsbergo (vidu la apudan mapon).

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao (p.K.) la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento (p.K.) alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Ślęża) kaj de Opolanie (en la regiono de hodiaŭa Opole). Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. Fine de la 10-a jc la loka burgo apartenis al la sendependa princlando Libice ĉe la Cidlina (rivero) en kiu regis princo Slavnik. La princo estis la patro de la posta fama Sankta Adalberto el Prago. En la jaro 981 mortis princo Slavnik kaj pri tiu fakto menciis la historiisto Kosmas okaze pri la burgo Kłodzko.

Dum la 11-a jc pri la Tero de Kłodzko (Graflando Glatz) okazadis la bataloj inter polaj princoj poste reĝoj Piastoj kaj la ĉeĥaj Premislidoj. En la jaro 1003 venkinte eniris pola armeo de pola princo (poste reĝo de la jaro 1025) Boleslao la 1-a (Pollando), konata kiel Boleslao la 1-a, nomata "la Brava". En la jaro 1114 la burgon Kłodzko konkeris la ĉeĥa princo Sobeslav la 1-a el la dinastio de la ĉeĥaj reĝoj Premislidoj kaj li post plurjaraj bataloj finfine en la jaro 1137 subskribis la Pacon de Kłodzko kun la pola reĝo (princo de sinjoreco) Boleslao la 3-a (Pollando) nomata Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, laŭ la pac-traktato la tuta Silezio restas en la polaj limoj nur la Tero de Kłodzko kaj Tero de Opava estos en la limoj ĉeĥaj.

Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgio. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kontrakto kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto, tie en Trenčín hungara Karolo, ĉeĥa Johano de Luksemburgio kaj pola Kazimiro la 3-a la Granda reĝoj faris pacon (dum kunveno kun Johano de Luksemburgio kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namysłów kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna / Anna de Świdnica (Anna Świdnicka, filino de Bolko la 2-a Mały, nomata "Malalta" aŭ Świdnicki), Karolo la 4-a akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.

La Graflando Glatz ([glaːts]; germane Grafschaft Glatz, en la loka dialekto de la silezia-germana lingvo Grofschoaft GlootzGroofschoft Glootz, ĉeĥe Hrabství kladské, pole Hrabstwo Kłodzkie, latine provincia glacensis) estis ekde 1459 imperie senpera graflando en la Sankta Romia Imperio. Ĝi apartenis al la reĝlando Bohemio kaj ekde la jaro 1348 estis unu el la Landoj de Krono ĉeĥa, kiuj ekde la jaro 1526 apartenis al la Habsburga monarkio kun centro en Vieno. Ĉefurbo estis la samnoma urbo Glatz.

 
La teritorio de la graflando en 1930

Post la sepjara milito la graflanda teritorio en 1763 iĝis parto de Prusio kaj en 1818 estis aldonata al la prusia provinco Silezio. La teritorio de la graflando ampleksis areon de 1636 kvadrataj kilometroj kaj pli-malpli identis al la nuna distrikto Kłodzko (pole powiat Kłodzki), kiu ankaŭ nomatas pole Ziemia Kłodzka respektive germane Glatzer Land.

La historio de la tuta Silezio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Silezio.

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Slęża) kaj de Opolanie (en la regiono de hodiaŭa Opole). Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro 1138 la regiono estis apanaĝa piasta duklando Silezio. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio / Granda Głogów) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a de Silezio aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Osviecim (Oświęcim), Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Duko Henriko la 1-a Barbulo, kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro 1202 la regantoj el la dinastio de Piastoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.

Jam post la pereiga malvenko en la batalo ĉe Legnica kontraŭ la mongoloj en la jaro 1241, en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow (Głogów), Zahanio, Javorio (Jawor) kaj pli malfrue Volovio (Wołów). De regiono Vroclavo poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica (Oleśnica), Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.

Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Těšín, Racibórz, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.

Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgo. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kontrakto kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto, tie en Trenčín hungara Karolo, ĉeĥa Johano de Luksemburgo kaj pola Kazimiro la 3-a la Granda reĝoj faris pacon (dum kunveno kun Johano de Luksemburgo kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namysłów kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna / Anna de Świdnica (Anna Świdnicka, filino de Bolko la 2-a Mały, nomata "Malalta" aŭ Świdnicki), Karolo la 4-a akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.

Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko, kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minstenberg (Ziębice) (dum princo Venceslao), Namyslov (Namysłów), Falkenberg (Niemodlin) kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (de Piastoj) (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno (Świdnica), 1492 de Oleŝnica (Oleśnica), 1504 de Glogow (Głogów), 1532 de Opole, 1625 de Těšín kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris per aĉeto la regionojn Aŭŝvico, Zatoro kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion). Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.

Personecoj redakti

Li devenis el la nobela familio de grandsinjoroj el Pardubice. Li estis filo de Arnošt z Hostinné, reĝa duko en Klodsko. Dum 14 jaroj li studis en Italio en universitatoj en Bolonjo kaj Padovo, kie i.a. li konatiĝis kun posta imperiestro Karolo la 4-a, kies proksima amiko kaj grava politika konsilanto li fariĝis.

Li estis konata kiel klera homo, bona oratoro, modela pastro kaj virta kaj modesta viro. Li meritis i.a. pri fondo de Universitato de Karolo en 1348 (la plej malnova en Mezeŭropo) kaj de pluraj preĝejoj, monaĥejoj (en Jaroměř, Rokycany, Sadská), malsanulejoj (en Příbram kaj Český Brod), sed ankaŭ fiŝlagoj ktp.

Li estas entombigita en Klodsko en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto en la urbo redakti

 
 
La urba Muzeo de la Tero (tie okazas la Internacia Konkurso de la Esperanto-Kanto), la kortego

En la urbo okazas la Internacia Konkurso de la Esperanto-Kanto (en la urba Muzeo de la Tero) ([1])

Panoramo de la kvartalo Malnova Urbo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti