Klamidio

bakteria genro

Klamidio, el Chlamydia (de la greka χλαμύς / χλαμυδως, ĥlamis / ĥlamidös: "mantelo") estas genro de gramnegativaj bakterioj apartenantaj al la familio Chlamydiaceae, ordo Chlamydiales, filumo Chlamydiae. La klamidiazo, konsiderata la bakteridevena malsano plej ofta[1] estas disvastigita pere de sekso ĉu vaginal, anusa, buśa kaj per kontakto kun fluaĵoj en lokoj de malmulta higieno.[2] Ĝi estas kuracebla per antibiotiko kaj la plej certa preventmetodo estas la kondomo.

Konataj kiel «klamidio», kaj ĝenre komprenita kiel pluralo (nome la klamidioj) por referenci al Chlamydia spp., la taksonomio kaj nomenklaturo de tiu grupo estas polemika temo pri kiu ne estas totala interkonsento inter la fakuloj, same kiel pri la maniero de kontaĝo. El la informaro disponebla en la aktualo, kaj pri taksonomio kaj pri sistematiko, la genro Chlamydia inkludas tri speciojn: nome C. trachomatis, C. muridarum kaj C. suis.[3]

Tamen por la medicino, estas agnoskitaj aktuale —por homoj— kvar gravaj patogenaj specioj: nome C. trachomatis, C. pneumoniae, C. psittaci kaj C. pecorum. La du unuaj estas konsiderataj parazitoj nure de homoj kaj de interhoma transmitado (produktantoj de infektkontaĝaj malsanoj). Male, C. psittaci kaj C. pecorum estas duarangaj patogenoj de birdoj kaj mamuloj.

Notoj redakti

  1. Ryan KJ, Ray CG (editors). (2004) Sherris Medical Microbiology, 4‑a eldono, McGraw Hill, p. 463–70. ISBN 0-8385-8529-9.
  2. CDC - Trachoma, Hygiene-related Diseases, Healthy Water. Center For Disease Control (28a de decembro 2009). Arkivita el la originalo je 5a de septembro 2015. Alirita 24 de julio de 2015.
  3. Ward M Taxonomy diagram. Chlamydiae.com. Arkivita el la originalo je 18a de septembro 2010. Alirita 28a de oktobro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-18. Alirita 2020-07-19.