Klapertona frankolino

La Klapertona frankolino (Francolinus clappertoni) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi formas superspecion kun la F. icterorhynchus, F. bicalcaratus kaj la F. harwoodi. Ĝi estis inkludata en la genro Chaetopus. Proponitaj rasoj sharpii, konigseggi kaj nigrosquamatus estas ekzemploj de klina variado (komplika geografia variado en plumaro), la valido de rasoj estas dubinda kaj ne meritas subspecian statuson. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klapertona frankolino
Klapertona frankolino
Klapertona frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. clappertoni
Francolinus clappertoni
(Children, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en norda Kameruno, Centrafrika Respubliko, suda Ĉado, Eritreo, Etiopio, orienta Malio, Maŭritanio, centra Niĝero, nordorienta Niĝerio, suda kaj centra Sudano kaj norda Ugando.

Temas pri tre kamufle strieca birdo kun vertikala strieco fajne blankanigra ĉe kolo, brusto kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna kaj kun nigra punkteco. La kruroj kaj bekobazo estas ruĝecaj dum la bekopinto estas nigra; estas krome kiel kapobildo ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭokula inter du blankaj strioj, nigra mustaĉa strio, bruna makulo ĉe orelareo kaj malhelbruna krono. La gorĝareo estas blankeca.

Referencoj redakti