Klara Zamenhof

edzino de L. L. Zamenhof
(Alidirektita el Klara Zilbernick)

Klara Zamenhof, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis kiel f-ino Silbernik (en Esperanto ŝia denaska familia nomo foje estas literumata "Zilbernik")[1] la 5-an de oktobro 1863 en Kaŭno, mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, 1887.[1] Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof aktive partoprenis la movadon. Danke al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio. Krom tiu en San Francisko 1915, ŝi ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro.

Klara Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1863 (1863-10-05)
en Kaŭno, Kovna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de decembro 1924 (1924-12-06) (61-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Mortokialo hepatoĉela karcinomo
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperantopolajido
Ŝtataneco Rusia Imperio
Subskribo Klara Zamenhof
Familio
Patro Aleksandro Silbernik
Patrino Goda Mejerovna Silbernik
Frat(in)oj Joseph Silbernik • Kostiantyn Silbernik
Edz(in)o L. L. Zamenhof
Infanoj Adamo ZamenhofLidja ZamenhofZofia Zamenhof
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝia frato, Joseph Silbernik, estis dum multaj jaroj aktiva esperantisto en Usono kaj UEA-delegito. La plej aĝa infano Adamo Zamenhof pereis en la la Eksterordinara Ekstermiga Agado en 1940 kaj la du pli junaj filinoj Zofia kaj Lidja Zamenhof ambaŭ en la ekstermejo Treblinka.

Bazita sur la teksto de E. W. en Enciklopedio de Esperanto.


Klara "Kejla" Zamenhof, naskita Zilbernik (1863-1924). Filino de Aleksandro (Sender) Lejbovich Silbernik kaj Goda Mejerovna Silbernik. Esperantistiĝis en 1887 aŭ pli frue. "Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj" (Ludoviko Zamenhof).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.
  1. 1,0 1,1 Tuider, Bernhard. Die Lingvo Internacia des Dr. Esperanto (germane) (2017-07-20). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-15. “Die Publikation, zunächst in Russisch, erfolgte deshalb erst (...) am 26. Juli 1887 im Eigenverlag, durch die finanzielle Unterstützung bzw. die Mitgift seiner Frau Klara Zilbernik (1863–1924), die er im gleichen Jahr heiratete.”.