Klas Pontus Arnoldson

sveda politikisto kaj pacisto

Klas Pontus ARNOLDSON (la 27-an de oktobro 1844 - la 20-an de februaro 1916) estis sveda verkisto, pac-aktivisto kaj politikisto, gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1908, kune kun la dana Fredrik Bajer.

Klas Pontus Arnoldson
Nobel-premiito
Persona informo
Klas Pontus Arnoldson
Naskiĝo 21-an de oktobro 1844 (1844-10-21)
en Domkyrkoförsamlingen in Göteborg
Morto 20-an de februaro 1916 (1916-02-20) (71-jaraĝa)
en Lidingö församling
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Partio Q111597190 vd
Profesio
Okupo politikistopublikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Arnoldson naskiĝis en la sveda urbo Göteborg. Lia patro estis la muzikisto Olof Anderson. En sia junaĝo lin altiris radikalaj maldekstraj grupoj kaj li eĉ verkis kelkajn artikolojn pri la temo.

Arnoldson fariĝis fervoja komizo kaj ekstaris al la posteno de staciestro en la jaroj 1871 ĝis 1881. Li forlasis la fervojojn kaj dediĉis sin tute al politiko. En 1882 li estis elektita membro de la sveda parlamento (Riksdagen), kaj jaron poste kune kun aliaj parlamentanoj li fondis la Svedan Ligon por Paco kaj Arbitracio (svede: Svenska freds- och skiljedomsföreningen) kaj estis nomumita estro. La organizo alvokis al disvastiĝo de mondpaco, malarmado kaj demokratiigo. Arnoldson ankaŭ subtenis la neŭtralecon de la nordiaj landoj.

 
Tombo. "Pacaktivisto – humanisto – verkisto"

Li provis formi la publikan opinion de kaj Norvegio kaj Svedio favore al paca kompromiso. Li ankaŭ verkis ĵurnalismajn pecojn kiel "Ĉu Monda Paco Eblas?", "Religio en la Lumo de Esplorado", kaj en 1901 Seklernas hopp "La Espero de la Jarcentoj", kiu predikis pacismon.

Eksteraj ligiloj redakti