Klasik-stila luktado

Klasikstila luktadogrek-romia luktado estas formo de luktado, dum kiu la luktantoj rajtas uzi nur la brakojn kaj ataki nur la superan parton de la korpo de la kontraŭulo, kontraŭe al la liber-stila lukto, dum kiu ili rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.

Klasik-stila luktado
sporta fako
amatora lukto • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Klasik-stila lukto
Blokado de la kontraŭulo ĉe klasik-stila lukto.

La lukto komenciĝas stare kaj la luktantoj provas kuŝigi la kontraŭulon, senmovigi lin aŭ fiksi liajn du ŝultrojn al sur la planko.

En antikva Grekio la luktado, ofte tre malmilda, estis la kulmino de la Olimpikoj. La romianoj multe transprenis de la greka luktado, sed formetis la malmildon, tial la nomo iĝis greko-romia lukto.

La klasik-stila lukto estas tre ŝatata en Eŭropo, sed oni praktikas ĝin en la tuta mondo. Ĝi estas olimpika fako de la someraj olimpikoj ekde 1896.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti