Klasika japana lingvo

formo de la japana lingvo inter la 9a kaj la 12a jarcentoj

Klasika japana (japane 中古日本語 chūko nihongo, laŭvorte mezmalnova japana lingvo) estis la japanaj lingvo kaj skribo, kiuj estis parolata kaj skribita dum la Heian-epoko (de 794 ĝis 1185). Ĝi estas la rekta sekvanto de la malnova japana kaj la antaŭanto de la meza japana de la japana mezepoko. La malnova japana uzis la ĉinan skribon por skribi japane, sed dum la tempo de la klasika japana evoluis du novaj skriboj, nome la hiraganao (rondaj kanaoj) kaj katakanao (strekaj kanaoj). Tiel la skribado plisimpliĝis, la literaturo ekkreskis kaj ekfariĝis klasikaĵoj kiaj Genĵi monogatari, Taketori monogatari kaj Ise monogatari.

Fonemoj redakti

La malnova japana lingvo distingis 88 silabojn, tamen en la klasika japana ja nur restis 66:

a i u e o
ka ki ku ke ko
ga gi gu ge go
sa si su se so
za zi zu ze zo
ta ti tu te to
da di du de do
na ni nu ne no
ha hi hu he ho
ba bi bu be bo
ma mi mu me mo
ya   yu   yo
ra ri ru re ro
wa wi   we  

La plej grava ŝanĝo estis la perdo de la Jōdai Tokushu Kanazukai, kiu distingis inter du specoj de -i, -e kaj -o. La komenco de ĉi tiu perdo jam videbliĝas je la fino de la malnova japana, sed la tutplena perdo okazis komence de la tempo de la klasika japana. Dum la 10-a jarcento kunfandiĝis /e/ kaj /ye/ al /e/, kaj dum la 11-a jarcento /o/ kaj /wo/ al /wo/.

Eksteraj ligiloj redakti

Wp/jpn-classical