Greka literaturo

(Alidirektita el Klasika literaturo)

Greka literaturo estas la literaturo verkita en greka lingvo kaj de grekoj mem. Ĝi plej ofte referencas al la literaturo verkita en antikveco (por tio artikolo Antikva greka literaturo), sed ankaŭ povas aludi al tiu verkita en moderna greka lingvo.

Antikva greka literaturo referencas al la literaturo verkita en la antikva greka lingvo el la plej fruaj tekstoj ĝis la epoko de la Bizanca Imperio. La plej fruaj survivantaj verkoj de antikva greka literaturo, date reen el la komenco de la arkaika periodo, estas la du epopeaj poemoj Iliado kaj Odiseado, kies agado okazas en la Mikena epoko. Tiuj du epopeoj, kun la Homeraj himnoj kaj la du poemoj de Heziodo, nome Teogonio kaj Laboroj kaj tagoj, estas la ĉefaj fondiloj de la greka literatura tradicio kiu pluis en la epokoj de la Klasika, Helenisma kaj Romia periodoj.

La Greka antologio aŭ latine Anthologia Graeca (en moderna greka lingvo Ελληνική Ανθολογία) estas kolekto de poemoj verkitaj en la klasika greka lingvo, plejparte epigramoj, enhavante la tutan periodon de greka literaturo de la antikvo ĝis la orientromia imperio.

Helenlingvaj aŭtoroj redakti

Alkajo - Arĥiloĥo - Aristofano - Demosteno - Diodoro Sicilia - Esĥilo - Eŭripido - Ezopo - Herodoto - Heziodo - Homero - Kalimako de Kireno - Ksenofono - Lukiano - Marko Aŭrelio - Menandro - Platono - Plutarĥo - Sapfoa - Sofoklo - Tucidido -

Ĝenroj kaj skoloj redakti

Vidu ankaŭ redakti