Klasika naŭatla lingvo
La ne plu parolata klasika naŭatla aŭ klasika navatla estis la lingvo de la aztekoj en la pratempa Meksiko. Tiu ĉi formo de la lingvo iom malsamas al la modernaj dialektoj de la naŭatla. La klasika lingvo troviĝas en kursoj en meksikaj universitatoj.

Skribsistemo kaj sonoj
redaktiLa pratempa skribsistemo de la aztekoj estis logograma. La roma 25-litera alfabeto estas:
<a c ch cu e hu i l m n o p qu t tl tz x y z ā ē ī ō ll h>
Oni prezentas grafemojn en < > kaj fonemojn en / /. Oni uzas la Internacian Fonetikan Alfabeton por fonemoj. Notoj:
- <c> sonas kiel /s/ antaŭ /e/ aŭ /i/, sed kiel /k/ antaŭ /a/, /o/, aŭ /u/.
- <cu> /kʷ/ inversiĝas al <uc> ĉe la fino de silabo.
- <hu> /w/ inversiĝas al <uh> ĉe la fino de silabo.
- <qu> /k/ uziĝas anstataŭ <c> kiam tiu /k/ troviĝas antaŭ /e/ aŭ /i/.
- <tl> /tɬ/ estas por ne-aztekoj la plej malfacila sono. Oni formas la buŝon por kvazaŭsimultanaj /t/ kaj /l/ kaj blovas aeron ĉe unu flanko de la buŝo.
- <z> /s/ uziĝas anstataŭ <c> kiam tiu /s/ troviĝas antaŭ /a/, /o/, aŭ /u/.
- <ll> sonas duope /ll/.
- <h> uziĝas kiel glota halto /ʔ/.
- Bonaj vortaroj havas supersignojn <ā ē ī ō>, kiuj estas gravaj por ĝusta prononco.
Vokaloj
redaktiAntaŭa | Malantaŭa | |
---|---|---|
Fermata | <i, ī> i, iː | <o, ō> o, oː |
Meza | <e, ē> e, eː | |
Malfermata | <a, ā> a, aː |
Konsonantoj
redaktiLabiala | Dentala | Palatala | Velara | Glota | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
centra | flanka | simpla | labiala | ||||
Nazala | <m> m | <n> n | |||||
Plosiva | <p> p | <t> t | <c, qu> k | <cu, uc> kʷ | <h> ʔ | ||
Frikativa | <c, z> s | <x> ʃ | |||||
Afrikata | <tz> ts | <tl> tɬ | <ch> tʃ | ||||
Aproksimanta | <l> l | <y> j | <hu, uh> w |
Akcento
redaktiLa akcento trafas la silabon antaŭ la lasta en multsilabaj vortoj.
Ekzemploj
redaktiCuix ticnequi tiyāz?
- /kʷiʃ tik'neki 'tiyaːs/
- Eble vi-volas-ĝin vi-iros?
- Ĉu vi volas iri?
- Eble vi-volas-ĝin vi-iros?
Niquihtlani in mā xicchīhuacān.
- /nikiʔ'tɬani in maː ʃiktʃiː'wakaːn/
- Mi-petas-ĝin adjunktoro se-nur vi-povus-fari-ĝin.
- Mi petas, ke vi faru ĝin.
- Mi-petas-ĝin adjunktoro se-nur vi-povus-fari-ĝin.
Timocnīhuān.
- /timok'niːwaːn/
- Ni estas viaj amikoj.
Bildaro
redakti-
Kodekso Florentina
-
Kodekso Florentina
-
Azteka homa oferado
-
Kodekso Aŭbina
Rekomendataj libroj
redakti- Andrews, James Richard. Introduction to Classical Nahuatl (Revised Edition). Usono: University of Oklahoma Press, 2003. angle
- Karttunen, Frances. An Analytical Dictionary of Nahuatl. Usono: University of Oklahoma Press, 1992. angle hispane
- Launey, Michel. An introduction to classical Nahuatl. Translated and adapted by Mackay, Christopher. Usono: Cambridge University Press, 2011. angle