Klaus Ebner

aŭstra verkisto

Klaus EBNER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1964 en Vieno) estas aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo (rakontoj, romanoj, eseoj). Ebner skribas poezion germane kaj katalune.

Klaus Ebner
Klaus Ebner (2008)
Klaus Ebner (2008)
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1964
en Vieno, Aŭstrio
Lingvoj katalunafrancagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Hominid vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis romanistikon kaj germanistikon en Vieno kaj elprovis sin en diversaj profesioj. En la jaroj 1980 li laboris por literatura revuo. En la jaroj 1990 li skribis librojn pri softvaro kaj komputilaj retoj. En la jaro 2007 li skribis eseon pri Andoro.

Ekde sia lerneja tempo li verkis literaturon: prozon, poezion kaj radiodramojn. Li publikigis en magazinoj kaj revuoj. Li gajnis la premion Wiener Werkstattpreis en 2007. Ebner vivas en Vieno kaj estas membro de aŭstraj asocioj de verkistoj Grazer Autorinnen Autorenversammlung (GAV) kaj Österreichischer Schriftstellerverband (ÖSV).

Literaturaj premioj redakti

  • 2008 Stipendio por literaturo de la aŭstra registaro
  • 2007 Wiener Werkstattpreis 2007 en la kategorioj rakonto kaj eseo (Vieno)
  • 2007 Stipendio por literatura vojaĝo de la aŭstra registaro
  • 2007 Mencio okaze de la Premio Internazionale di Poesia Nosside (Reggio di Calabria)
  • 2005 Feldkircher Lyrikpreis (Premio de Poezio de Feldkirch) (4.)
  • 2004 La Catalana de Lletres 2004, mencio kaj publikaĵo en la antologio (Barcelono)
  • 1988 Erster Österreichischer Jugendpreis (Premio por la Junularo) pro lia romano Nils
  • 1984 Premio de la Radiodramo de la literatura revuo TEXTE (3.)
  • 1982 Erster Österreichischer Jugendpreis (Premio por la Junularo) pro lia novelo Das Brandmal

Listo de verkoj redakti

Kontribuaĵoj en antologioj redakti

Publikaĵoj katalunaj redakti

Eksteraj ligiloj redakti