Klaus Werner JOHANNIS (rumane Iohannis; naskiĝis la 13-an de junio 1959 en Sibio) estis urbestro de sia naskiĝurbo ĝis 2014 kaj estis elektita en novembro 2014 prezidanto de Rumanio.

Klaus Johannis
Persona informo
Klaus Werner Iohannis
Klaus Werner Iohannis
Naskonomo Klaus Iohannis
Naskiĝo 13-an de junio 1959 (1959-06-13) (64-jaraĝa)
en Sibiu
Religio Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio vd
Lingvoj rumanaanglagermana vd
Loĝloko Cotroceni Palace vd
Ŝtataneco RumanioSocialisma Respubliko Rumanio vd
Alma mater Universitatea Babeș-BolyaiBrukenthal-gimnazio vd
Partio Partio Nacia Liberala • DFDRsenpartia vd
Subskribo Klaus Johannis
Familio
Edz(in)o Carmen Iohannis vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo lerneja majstro • politikisto • fizikinstruisto • school inspector • ŝtatreprezentantoverkisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en BukareŝtoSibiu vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Klaus Iohannis, 2015

Vivo redakti

Johannis diplomitiĝis pri fiziko kaj laboris unue kiel instruisto pri fiziko. Poste li iĝis ĝenerala lerneja inspektisto de la distrikto. En 2000 la partio de la germanlingvanoj, DFDH (Demokratisches Forum der Deutschen in Hermannstadt = demokratia forumo de la germanoj en Sibio), decidis havi propran kandidaton pri urbestreco kaj petis Johannis kandidati. Kvankam la germanlingva parto de la loĝantaro de Sibiu malkreskis al malpli ol 2 procentoj (ĉ. 2000 el 155.000), Johannis sukcesis elektiĝi kiel urbestro.

Li estas la unua germanlingva urbestro de 55 jaroj (lasta germana urbestro estis Alfred DÖRR, de 1940 al 1945).

Kiel urbestro Johannis devis kunlabori kun la reganta partio social-demokrata (PSD). Kvankam li en sia unua ofic-periodo povis nur komenci multajn projektojn, ekzemple la riparadon de la infrastrukturo de Sibio, li estis en 2004 reelektita kun 88,7 % de la voĉoj. Ĉi-foje eĉ lia partio ricevis plimulton en la urba deputitaro.

Johannis sukcesis ligi bonajn kontaktojn al internaciaj instancoj. Li atingis, ke Sibio en 2007 estis, kune kun Luksemburgo, Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

La 20-an de februaro 2013 li membriĝis al la Partio Nacia Liberala (Partidul Naţional Liberal), kaj nur 4 tagojn poste li iĝis ĝia vicprezidanto[1]. En la 16-a de novembro 2014 li elektiĝis Prezidento de Rumanio.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti