Klavarfasono

aranĝo de klavoj ĉe klavaro

Klavaraj Fasonoj por latin-skribaj lingvoj redakti

QWERTY redakti

Kanada franclingva redakti

 

Linuksa konfigura kodo : ca_enhanced

Kanada plurlingva norma redakti

 

La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.

En Kanado estas uzataj ankaŭ usonaj klavaroj.

Portugala (Portugalio) redakti

 

Portugala (Brazilo) redakti

 

Hispana redakti

 

Norvega redakti

 

Dana redakti

Sveda/Finna redakti

 

Estona redakti

UK redakti

 

Usono redakti

 

Internacia (Latin-1) redakti

 

QWERTZ redakti

Germanio kaj Aŭstrio (sed ne Svislando) laŭ DIN 2137: T1 redakti

 

Plivastigita germana klavarfasono laŭ DIN 2137: E1 redakti

 

La klavarofasono E1 permesas enmeti ĉiujn literojn el latinaj skriboj, do ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni premu unue la klavon ^ kaj poste c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Por la litero ŭ oni unue premu la dekstran Alt-klavon kune kun la litero u, kaj poste la literon u.

En Linukso eblas uzi tiun klavarofasonon elektante la enigan fonton “German (E1)”. En Mac-OS oni elektu la variaĵon “Deutsch - Standard” de la germanaj klavarfasonoj. Por Windows necesas instali pelilon de privata programisto.

Svislando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio redakti

 

Rumana en Rumanio kaj Moldavio redakti

AZERTY redakti

Franca (ne Svislando, Luksemburgio, Kanado) kaj franca kaj nederlanda en Belgio redakti

 

QZERTY redakti

Dvorak redakti

 

Colemak redakti

 

Klavarofasonoj por Esperanto redakti

Klavarofasono taŭga por la supersignaj Esperanto-literoj kaj ne postulanta iujn aliajn programojn estas la supre menciita Kanada plurlingva norma. Ĝi estas ŝaltebla (kiel virtuala klavarofasono) per la lingvaj kaj regionaj agordoj de la sistemkontrolo sub la operacisistemo Vindozo. Por uzantoj estas diversaj eblaj entajpmetodoj por Esperanto, la plej fama estante la fleksebla programo "Ek!" de Jurij Finkel. Aliflanke, por fabrikantoj, aparte kiam temas pri maŝinoj sen facile agordeblaj klavaroj ekzemple poŝtelefonoj aŭ televidiloj, estas bezono por klaraj normoj pri klavaro de Esperanto. Jam dum kelkaj jaroj ŝajne estas tri elmergiĝantaj klavaroj, kiujn oni povus taŭge nomi "baza" kaj "plena". Sube, la terminoj DEVEGAS ("MUST") kaj DEVETAS ("SHOULD") estas laŭ RFC 2119.

Baza klavaro por Esperanto redakti

Ekzemplo (uzante QWERTY) de baza klavaro por Esperanto estas en la suba bildo (sed certe eblas AZERTY ktp laŭ samaj principoj). En iu ajn "baza klavaro"

  1. la ses supersignitaj literoj de Esperanto DEVEGAS esti atingeblaj per uzo de modifklavo samtempe kun la klavoj C/c G/g H/h J/j S/s aŭ U/u, kaj
  2. la modifklavo DEVETAS esti AltGr, kaj
  3. la klavoj Q/q W/w X/x Y/y DEVETAS esti iel en la klavaro.

 

En Linukso tian fasonon eblas aranĝi per la komando

   setxkbmap -option -layout us -option lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty

(kompreneble en konkreta distribuaĵo kutime disponeblas GUIa maniero fari tion).

Plena klavaro por Esperanto redakti

En la "plena klavaro" (alinomata 'ekverta klavaro'), bildo sube, ĉ=x ĝ=w ŝ=q ŭ=y (kompare kun Qwerty), kaj ĥ=] ĵ=[ aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=Alt-Gr-j aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=apud l/m (kie la modifklavo povas esti AltGr).

Tiu ĉi klavarfasono troviĝas kiel normo sur Linukso (setxkbmap epo do temas pri /usr/share/X11/xkb/symbols/epo) kaj sur Android ekde versio 4.2 [1]. Dum en Vindozo, ekzemple, programeto XK (Kio tio estas ? Ek ?) subtenas ekverton.

 

La historia klavaro, tiu de la tekstoprilaborilo Ĉapelilo de Pejno Simono, estas iom kiel la suba bildo. debuto de la aŭtomata aŭ/eŭ-mekanismo.[2] Eklanĉite, Ĉapelilo aŭtomate modifis la nacilingvan klavaron de la uzanto - substituante al la klavoj Q, W, X kaj Y. Poste la programeto Ek! de Jurij Finkel kapablis interalie fari same aŭ manke de tiu iuj uzas unikodkapablan programon aŭ retejon kun Unikoda Konvertilo. (->eksteraj ligiloj)

 

Internacia 2 redakti

 

La klavarfasono "Usono - Internacia 2" faras Esperantajn ĉapelitajn literojn tajpante apostrofon sekvitan de F, G, H, J, W, X.

Esperanto 2 redakti

 

La klavarfasono "Esperanto - Internacia 2" faras 5 ĉapelitajn literojn rekte, kaj 2 tajpante apostrofon sekvitan de J aŭ H.

Iksa klavaro por Esperanto redakti

En la "iksa klavaro" sinsekva tajpado de c kaj x, gx, hx, jx, sx, ux/vx donas la supersignitajn literojn ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ, dum xx (kaj/aŭ ;x) donas simplan x; se oni volas atingi ekzemple veran ux (kiel en la nacia skribmaniero 'Luxembourg'), oni kutime tajpas uxx.

Komerca maladaptemo kaj uzanta mallerteco redakti

Kompare al aliaj lingvoj kun ĉapelitaj literoj esperanto-parolantoj konas malfacilaĵojn tajpante per komputilaj klavaroj kiuj malfacile adapteblas al supersignoj se oni ne estas informatike klera. Krome Esperanto-parolantoj trejniĝu esti lertaj tajpantoj por tajpi kombinatajn klavojn kiel ektrejnas orgenisto. Se la klavaro ne havas la kutiman querty sed la azerty-fasonadon oni renkontas pliajn zorgojn. Ĉio tio ne spertas la uzantojn de lingvoj kun ordinara latina skribo por kiu la klavaro estas adaptita al iliaj bezonoj.

La plej bona skribo estas la plej simpla, sed iuj skriboj pro deziro flegi originalecon kaj identecon kelkfoje bezonas pro la ornamaĵoj (ĉapelo, barbeto, hartubero, kaskedo, dukorna ĉapelo, granda pinglo ktp) komplikan tajpadon[3]. Eble la programistoj de estontaj komputiloj eklernos konsideri la penson de ordinaraj homoj, ne teknike kleraj.

Unu el la plej klaraj kaj relative facilaj lingvoj kiel Esperanto meritas subtenon aŭ efikan helpskribilon kiel ĉi tie en Vikipedio anstataŭ komplikaj entajpmetodoj aŭ temporaba ŝaltado al retejo kun unikoda konvertilo. Estas multaj manieroj skribi la ĉapelitajn literojn (ŝĉĝĵĥŭ) sed tiu ĉi reta konvertilo estas oportuna precipe kiam vi uzas publikan komputilon kaj ne eblas instali proprajn programarojn. Ekzemple skribu tekston por retpoŝto ĉi tie kaj algluu ĝin al la mesaĝo.

Ne-latin-alfabetaj klavaroj redakti

Araba redakti

 

Armena redakti

 
 
 

En la antaŭkoputila tempo kutime estis uzata pli-malpli standarta klavodismeto, kiu faciligis entajpadon de oftaj litersinsekvoj tipaj por la lingvo.

 

Post la alveno de komputilo oni klopdis dismeti la pli multenombrajn armenajn literojn sur la klavojn latinajn, laŭeble proksimaj laŭ la sono. El tio ekestis multaj variaj dismetoj.

Fine de la pasinta jarcento estis kreita klavodismeto inspirita per Dvorak, tamen ne kopianta ĝin.

 
Armenian keyboard layout inspired by Dvorak

Greka redakti

 

Hebrea redakti

 
Hebrea klavarfasono


Rusa (cirila) redakti

(ЙЦУКЕН)

 

Bulgara (cirila) redakti

Ukraina (cirila) redakti

 
Ukraina klavarfasono


Sanskrita (ankaŭ por Hindia) redakti

Taja redakti

Aziaj lingvoj redakti

Ĉina redakti

  • Tradicia:
 

Dubeolsik Hangul (por Korea) redakti

Japana redakti

 

Referencoj redakti

  1. ([1])
  2. E-Klavaro - la fina fasono (el Retarkivo 2005) Publikiĝis ankaŭ en Monato (gazeto)
  3. J. Doublet, Ĉu juste? Kial konservi kvadratan vicradon?, Laŭte nro 136, julio 1998, p. 40-41

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti