Kleine Scheidegg
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kleine Scheidegg (stacidomo). |
La Kleine Scheidegg estas montopasejo je alto de 2061 m, situa sub kaj inter la montopintoj Eiger kaj Lauberhorn en la regiono Berna Oberlando de Svisio. La nomo signifas "minora akvodivido", kvankam ĝi estas fakte pli alta ol la najbara Grosse Scheidegg "granda akvodivido". Eble tio okazas ĉar Kleine Scheidegg estas akvodivido inter la du branĉoj de la rivero Lütschine, dum Grosse Scheidegg dividas la Lütschine el la rojo Reichenbach.[1]
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Kleine Scheidegg ĉe retejo Via Alpina
- Kleine Scheidegg ĉe retejo Hikr
- Webcam ĉe retejo Kleine Scheidegg