Kleinhennersdorfer Stein

La 389 metrojn alta Kleinhennersdorfer Stein estas malgranda arbarokovrita tablomonto, kiu situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, maldekstre de la rivero Elbo, en la mezo inter la vilaĝoj Kleinhennersdorf, Papstdorf kaj Kurort Gohrisch.. La supro de la tablomonto ofertas nur limigitan vidon kaj estas malpli alta kaj malpli ofte vizitata ol la najbaraj tablomontoj Gohrisch kaj Papststein. Interesaĵoj estas la du grandaj kavernoj je ĝia suda flanko.

Kleinhennersdorfer Stein
Vidaĵo el la okcidento
Vidaĵo el la okcidento
monto
La plej alta punkto (389 m)
Kontinento Eŭropo
Situo  Germanio
Geografia situo 50° 55′ N, 14° 8′ O (mapo)50.90841714.129667Koordinatoj: 50° 55′ N, 14° 8′ O (mapo) f1
Map
Kleinhennersdorfer Stein
vdr

Eksteraj ligiloj redakti