Kleist-muzeo

muzeo en Germanio

Kleist-muzeo (germane: Kleistmuseum), situante ĉe Faberstraße 7 en Frankfurto ĉe Odro, Germanio, estas belega muzeo dediĉita al la vivo kaj laboro de Heinrich von Kleist.

Kleist-muzeo en Frankfurto

Historio redakti

En 1922/23 la unua muzeo estis malfermita en la domo kie Kleist estis naskita, kion organizis la Kleist-societo. En 1937 la Kleist-ekspozicio de la Oderland-muzeo en la Lienau-domo estis integrita en la kolektojn de Kleist-domo. Ambaŭ detruitis en aprilo 1945. Post la fino de la milito nova kolekto estis iom post iom kunmetita en la urba biblioteko. Post la konvertiĝo de la antaŭa Garnizona lernejo oni translokitis la kolektojn tien. La konstruaĵo kaj la kolekto estis oficiale malfermitaj la 20an de septembro 1969 kiel la memorig- kaj esplorejo Kleist-Gedenk- und Forschungsstätte. La 21an de oktobro 1995 la societo Kleist- Gedenk- und Forschungsstätte e.V. estis establita, kiu poste ekresponsis pri la muzeo.

Priskribo redakti

Krom la prizorgo de la pluviva intelekta kaj literatura heredaĵo de Heinrich von Kleist la muzeo ankaŭ inkludas en si la literaturan heredaĵon de la parencoj Ewald Christian von Kleist kaj Franz Alexander von Kleist, kaj ankaŭ de Karolino kaj Friedrich de la Motte Fouqué. Laŭtlegadoj kaj literatur-muzikaj okazaĵoj pri verkoj de Kleist surloke okazas regule. En junio la somerfestivalo estas okazigita, kaj en oktobro la Kleist-festotagoj. La muzeokolektoj inkluzivas la artaĵkolekton, konsistante el verkoj inspiritaj fare de Kleist kaj liaj verkoj: "Theatralia", konsistante el materialoj rilatigantaj al la produktado de liaj dramecaj verkoj; "Musealia", kiuj estas objektoj asociitaj kun lia vivo; krome eroj alimaniere konektitaj. La biblioteko de la muzeo estas porspecialista kaj poresplorista estante en kunkteksto kaj kun Heinrich von Kleist mem kaj kun liaj samtempuloj. Ĝi enhavas proksimume 10.000 volumojn. La 17an de oktobro 2013 nova konstruaĵo estis malfermita, kostante 5.4 milionojn da eŭroj. Ĝi ligita al la nun protektita Garnizona lernejo per strukturo de vitro kaj ŝtalo.

Eksteraj ligiloj redakti