Klemento de Aleksandrio

Kristana teologo kaj eks-sanktulo
(Alidirektita el Klemento el Aleksandrio)

Klemento de Aleksandrio (greke Klemes Alexandreus, Κλήμης Αλεξανδρεύς (naskiĝis ĉirkaŭ 150 en Ateno, mortis ĉirkaŭ 215 en Aleksandrio), estis kristana teologo kaj eks-sanktulo kiu penis sintezi platonismon kun kristanismo, unu el la plej fruaj el tiaj sintezoj. Lia studento Origeno sintezis pli sukcese, sed nur Aŭgusteno povis sintezis la du ismojn sen la suspekto de herezo.

Klemento de Aleksandrio
Persona informo
Κλήμης ὁ Ἀλεξανδρεύς
Naskonomo Κλήμης ὁ Ἀλεξανδρεύς
Naskiĝo ĉirkaŭ 150
en Ateno
Morto ĉirkaŭ 215
en Kayseri
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Aleksandrio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Alma mater Teologia Lernejo de Aleksandrio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofoverkisto vd
Verkado
Verkoj Protrepticus ❦
Excerpts of Theodotus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En siaj verkoj, Klemento strebis klarigi kristanismon per grekaj ideoj kaj popularigis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio.

Klemento naskiĝis en Ateno, kie li verŝajne partoprenis en la misteraj kultoj kaj ricevis grekan klerigon. Li vojaĝis tra multajn landojn kaj aŭskultis multajn instruistojn. Inter ili, li trovis ses instruistojn, kiuj parolis "vortojn klarajn kaj vivantajn." Per la ses, li konvertiĝis al kristanismo. La lasta el la ses estis Pantaenus de Aleksandrio, do tie Klemento loĝis ekde 180 kaj fariĝis pastro. Post la morto de Pantaenus, fariĝis la estro de la Katekisma Lernejo de Aleksandrio ĉirkaŭ 190. Tie li instruis ĝis la persekutado de la imperiestro Septimo Severo de 202, kiam li foriris al Jerusalemo. Li neniam revenis al Aleksandrio kaj la eĉ pli genia Origeno fariĝis la estro de la lernejo.

Klemento havis tre profundan scion pri la Biblio kaj greka literaturo, precipe pri Platono kaj Homero. En siaj verkoj, Klemento citis 359 ne-kristanajn grekajn aŭtorojn: multaj el ili estas konataj al ni sole per Klemento.

Verkoj de Klemento el Aleksandrio redakti

Προτρεπτικὸς (Admono) kiu komencas himnante al Kristo kaj fermas alvokante la Logoson, eniras la fluojn de la λόγοι προτρετικόι, nome de paroladoj instigaj, kaj estas invito adresita al la pa¬ganoj por ke ili sekvu la Logosos kaj aliĝu al la kristana kredo.

Παιδαγωγός (Pedagogo). La Logoso konturiĝas kiel ideala gvido por tiuj kiuj jam elektis la kredon je Kristo kaj estis jam baptitaj: tiu ĉi fakte estas la vera Παιδαγωγός kiu, estante la libro la daŭrigo de Προτρεπτκός, helpas por ke la animo pliboniĝu, kiel klarigas ilustraj ek¬zemploj.

 
Opera omnia, 1715

Στροματεις, nome “tapetoj” (por kvodlibetaĵoj, Stromata), diversaĵa verko manka je preciza kaj rigora skemo ĉar la temoj sin sek¬vas sen logika ligo. Temas pri serio de notoj kaj memorandaĵoj “por la mal¬junaĝo”: de la rilato inter scienco kaj kredo al kronologia konfronto inter kristanismo kaj la greka filozofio, de la bildo de gnostikulo, nome de la perfekta kristano, kaj alipluaĵoj. Komentistoj trovas en ili spurojn de la platonisma, stoikisma kaj epikurisma filozofioj utiligataj por igi pli kompreneblaj kaj profitdonaj la bibliaj instruoj, kaj taksas la prozon de Klemento rafinita kaj klara, kvankam enteksita per oftaj resendoj al klasikaj aŭtoroj kaj al Skribaj lokoj; pureco de la formoj atikaj kaj rafinitaj retorikaj iloj de li eluzitaj igas Kle¬men¬ton la plej greka inter la kristanaj verkistoj. Ĉi tie la tradukintoj provis sekvi kiel plej eble la stilon de la verko, foje preskaŭ laŭlitere.

Τίς σώζόμενος πλούσιος “La riĉulo kaj la savo”. Dum sia loĝado en Aleksandrio Klemento kompilis verkon ĝenerale konitan per la latina titolo “Quis dives salvetur” laŭ la transdono De Jeronimo; Eŭsebio el Cesareo, male, ĝin konigas per la titolo Τίς σώζόμενος πλούσιος. La libro havas karakterizon en la fakto ke ĝi estas la unua kristana traktato temanta pri la riĉo konsiderita en la problemo de la savo kaj de la kristana moralo. La traktato, kiu enhavas kelkajn negravajn mankojn, ekas de la evangelia rakonto pri la riĉa junulo transdonita de Sinoktikoj kaj citita de Klemento, kvankam kun iuj modifoj kompletige ĉerpitaj el Mateo, per la vortoj Mk 10, 17-31. Verko-instigo estis ĉu la timo eble kaŭzita, en riĉaj aleksandriaj interparolantoj, de la vortoj: “Pli facilas por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio”, ĉu la celo de Klemento ne skribi laŭdan paroladon trompe flatanta la riĉulojn, sed samtempe ne malkuraĝigi kaj ne puŝi al despero tiujn kiuj jam adheris al la kristana kredo. Klemento intencas “trankviligi” la riĉulon: estas savo ankaŭ por li. Konvenas, do, malproksimigi la malesperon (̉αόγνωσις), ĉar la simpla fakto de posedo baras al neniu la dian regnon. Duacele, li vo¬las “skui” la riĉulon, met¬an¬te antaŭ li la moralan responsecon administri kristane la riĉaĵojn.

Per sia ekzegezo, Klemento klarigas, kiel klare dedukteblas el titolo Τίς σώζόμενος πλούσιος, ke la centra temo ne kerniĝas ĉirkaŭ la ebleco por riĉulo adheri al la kristana religio, sed pri kiaj moralaj kvalitoj kaj vivstilo praktikendaj de riĉulo kiu jam eniris kristanan kredon. Tiun Klementan verokon esperantistoj enretigis italigitan [1]

Perdita estas Hypotyposes, lia komentario de la Biblio. El la verko, ni nur havas la hazardajn citaĵojn de Eŭsebio.

Sed la plej granda influo de Klemento ne estis per liaj skriboj, sed per Origeno.

Spite de liaj grandnombraj de citaĵoj el la Nova testamento, li neniam citis la jenajn librojn:

  • Filemon
  • Jakobo
  • 2 Petro
  • 2 Johano
  • 3 Johano

Aliflanke, li ja citis kiel aprobinda fonto de vero:

  • Evangelio de la Egiptoj
  • Evangelio de la Hebreoj
  • Tradicioj de Mattias
  • Prediko de Petro
  • 1 Klemento (letero de alia Klemento, Klemento de Romo)
  • Didakeo
  • Ŝafisto de Hermas
  • Apokalipso de Petro

Li ankaŭ citis la Evangelion de Tomaso.

Ĉu kristana intelektulo aŭ ankaŭ kristana sanktulo? redakti

Delonge Klemento estis honorita kiel sanktulo, sed Fotio en la 9-a jarcento suspektis lin de herezo, ĉar lia penso estis iagrade gnostika. -- fakte, Klemento estis suspektata kanalo de gnostikismo inter sektoj de katolikismo, kvankam liaj lingvaj malferfektcojn hodiaŭ estas atribuataj pli ol al ekformiĝo de teologia lingvaĵo. Tamen pro tiu odoro de herezo, Klemento fine estis forviŝita el la listo de martiroj. Tamen la teologia skolo de li estimigita en la tuta kristana medio kreskis ĝis rivali kun tiu de Antiokio. La konfronto, kaj foje intelektula lukto. inter la du rivalaj skoloj pliintesiĝos en la postaj jarcentoj Tiu konflikto precipe koncernis la kristologion. La antiokia, tendence racionalisma kaj pozitismeca kaj do altirita insisti kaj postuli la kompletan humanecon de Jesuo ĝis riski kompromiti la unuecon de la dis subjekto, dum tiu aleksandria, tendence alegoriema kaj metaforigema ĝis meti la humanecon de Kristo en malsuperan rangecon ĝis riski komprometi la duecon de naturo (monofizitismo). Kompreneble, en tiujn herezojn neniam falis la du skoloj, sed bedaŭrinde unu kredis ke la alia randu herezon. La teologia sintezo estos: vera Dio kaj vera homo en du naturoj, la homa kaj la dia.

Teologia kaj kreda pensaro de Klemento redakti

Klemento el Aleksandrio estas kutime enkadrigita inter la Patro de la Eklezio, kvankam iam al kelkaj teologoj li aperis iom tro stoikumanta kaj liaj streĉoj kaj klopodoj igi ankaŭ filozofia la kristanan doktrinon ŝajnis redukti kristanismon al racia eltrovo. Foje, fakte, tie kaj tie lia distingo inter kristano per¬fe¬kta pro sia kono pri la profundecoj de kristanismo kaj malper¬fekta kristano pro manko de perfekta kono ŝajnis alproksim¬gi lin al la herezo de gnostikuloj pri kiuj ĝenerale sa¬vas pli la scio ol la virto. Ankaŭ lia emo alegoriigi la bibliajn eventojn de la Malnova Testamento (ne tamen de la Nova) kontribuis al tia malkonsento. Pri la kredo rilate la Triunuon oni celis rimarkigi ian neklarecon: li estis suspektita pri Modalismo aŭ, kontraŭe, pri Subordiĝismo. Tamen liaj insista deklaro akcepti nur tion instrua¬tan de le Eklezio, kaj eksplicita konfeso pri la humaneco kaj dieco de la Verbo elaĉentinta, kaj la kon¬stanta invito kongruigi la kristanan sciencon (novan filozofion) vojo al la amo al Dio, hodiaŭ forigas ĉe kritikistoj dubojn pri lia rajto esti nombrita inter la Ekleziaj Patroj, eĉ ĉe la okcidenta Eklezio lia nomo ne pli aperis en la kalalogo de la sanktuloj pro tio ke popola kulto al li ne troviĝas en la antikveco.

Eksteraj ligiloj redakti