Klemento la 5-a
Klemento la 5-a (civile Bertrand de Got; naskiĝis inter 1250 kaj 1265 en Villandraut, Francujo; mortis la 20-an de aprilo 1314 en Roquemaure, Francujo) estis de la 5-a de junio 1305 ĝis la 20-a de aprilo 1314 papo de la romkatolika eklezio. Li translokigis la papan rezidencon en 1309 al Avignon en Francujo.
Klemento la 5-a | ||
---|---|---|
195-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Bertrand de Got | |
Pontifiko | de 5-a de junio 1305 | |
ĝis 20-a de aprilo 1314 | ||
Antaŭulo | Benedikto la 11-a | |
Sekvanto | Johano la 22-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | inter 1250 kaj 1265 en Villandraut, Francio | |
Morto | 20-an de aprilo 1314 en Roquemaure, Francio | |
Tombo | Collégiale Notre-Dame d'Uzeste [#] | |
Alma mater | Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Bolonjo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Q65128946 [#] | |
Patro | Bertrand de Goth [#] | |
Patrino | Ide de Blanquefort [#] | |
Gefratoj | Bérard de Got [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Neniigo de la templanoj
redaktiAŭguste 1307 fiaskis provo de la papo unuiĝi la ordenojn de Malto kaj de la Templo. Vendredon la 13-an de oktobro 1307 la franca reĝo Filipo la 4-a arestigis ĉiujn templanojn en Francujo. Tion jam planis la reĝo en septembro 1307. En la proceso kontraŭ la templanoj Filipo la 4-a uzis la inkvizicion por akuzi la ordenon pri herezo kaj blasfemo. Konfesioj estis obtenitaj kutime per torturo.
La koncilio de Vieno konvokita de Klemento la 5-a kaj malfermita de li mem la 16-an de oktobro 1311 decidis, ke ne ekzistis pruvo pri la akuzoj. Ne respektante la opinion de la koncilio, Klemento la 5-a neniigis la ordenon de la Templo la 22-an de marto 1312 per la papa buleo Vox in excelso, argumentinte ke jam pro la misfamo de la ordeno, tio necesis por malhelpi damaĝon al la tuta eklezio. Poste per la buleo Ad providam li transdonis la havaĵojn de la ordeno al la ordeno de Malto. La lasta grandmajstro de la templanoj, Jacques de Molay, ŝajne malbenis la papon kaj la reĝon la 19-an de marto 1314 sur la ŝtiparo. Tial iuj nomis Klementon ankaŭ la malbenitan papon.
Papo Klemento la 5-a mortis la 20-an de aprilo 1314, verŝajne pro kancero kaj estis entombigita en la preĝejo Notre Dame en Uzeste.