Klerigejo Sankta Ursulo

La Klerigejo Sankta Ursulo estas katolika popolaltlernejo kun ŝtata agnosko en la urbocentro de Erfurto, Trommsdorffstraße nr. 29.

La ĉefa enirejo de Trommsdorffstraße.
La malnova enirejo al la klerigejo ĉe la kirko.

Priskribo redakti

La instituto fondiĝis jam en la 1978-a jaro kiel malfermita forumejo por homoj de diversaj sociaj klasoj, mondvisioj kaj konfesioj. Establinto estas la Episkopujo de Erfurto.

Sian nomon ĝi portas pro la apuda Ursulanina monaĥejo. Krom la historia monakinejo troviĝas surloke la dum la 1990-aj jaroj kreitaj Edith-Stein-lernejo kaj infanĝardeno katolika.

Fokusoj redakti

La domo volas antaŭenpuŝi tutpersonan kaj utilan klerigadon respektive pluklerigadon.

Krom la diskuto kaj okupiĝo pri akutalaj temoj kaj modoj, religiaj temoj, kulturo kaj historio, personeca evoluo de la unuopuloj, subteno de propraj iniciativoj kaj teamemeco, gravas ĉiama pripensado de valoroj antaŭ la fono de la kristana bildo de la homo.

Specoj de aranĝoj redakti

  • klerigado
  • pluklerigado
  • dumsemajnfinaj seminarioj
  • kreivecigaj kursoj
  • laborrondoj
  • kongresoj
  • telestudado

Celgrupoj estas ĉiuj pli ol 18-jaraĝaj, honoroficuloj, familioj kun infanoj, olduloj, anoj de certaj profesioj, multiplikantaj personoj.

Gastigaj strukturoj redakti

Je la dispono de la klerigejo estas 60 litoj, krome eblas manĝi manĝaĵojn regionajn kaj laŭsezono ŝanĝantajn en la kantino. Al meditadaj promenoj invitas bela monakeja ĝardeno.Edifaj preĝadoj kaj diservoj ofertatas kaj en la monakineja kirko kaj en la klerigdoma kapelo (kiun aranĝis Evelyn Körber en 2011/12).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la klerigejo.