Klingenberg

komunumo en Bavario, Germanio

Klingenberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miltenberg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6270 loĝantojn. La urba teritorio situas flanke de la rivero Majno, en la distrikto Miltenberg kaj en la okcidento de la distriktaro Malsupra Frankonio de Bavario. La urbo konatas precipe pro bona loka ruĝa vino.

Klingenberg
Blazono
Klingenberg (Germanio)
Klingenberg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Miltenberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09372
Poŝtkodo 63911
Aŭtomobila kodo MIL
Oficiala Municipokodo 09676134
Politiko
Komunumestro Ralf Reichwein
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 9
63911 Klingenberg
Demografio
Loĝantaro 6270 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)49.7833333333339.1833333333333Koordinatoj: 49° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 128 m
Areo 21,14 km²
Oficiala retejo http://www.klingenberg-main.de
vdr

Tri urbopartoj formas la komunumon: Klingenberg, Röllfeld kaj Trennfurt.

rigardo al la urbo
fortikaĵo Clingenburg

Historio redakti

Arkeologiaj spuroj atestas pri romianoj, alemanoj kaj frankonoj, kiuj loĝis ĉi tie. Dum la jaro 1100 nobelo kun nomo Henriko nomis sin laŭ malnova fortikaĵo Clingenburg. "Novan" fortikaĵon Clingenburg ĉirkaŭ la jaro 1177 konstruigis la nobelo Conradus Colbo, Mundschenk, do kortuma respondeculo pri trinkaĵoj, de la germana cezaro. Dum la jaro 1276 la urbo vale sub la fortikaĵo unuafoje skribe menciiĝis. Ĉirkau la jaro 1500 ĝi iĝis parto de la episkopejo kaj korona princejo Majenco, kaj dum 1814 parto de la reĝejo Bavario.

Dum 1976 la antaŭe memstaraj najbaraj komunumoj Trennfurt kaj Röllfeld iĝas parto de Klingenberg.

Ekonomio, kulturo kaj festoj redakti

Ekde la 17a jarcento en Klingenberg oni elfosas argilon, kiu interalie uzatas por produkti krajonojn, kaj de tiam signife kontribuis al la urba prospero. Plej gravas tamen la kultivado de vinberoj en vitejoj de la montoj flanke de rivero Majno kaj la farado de vino el ili. Ĉiujare dum aŭgusto okazas vina festo, kiu apartenas el la plej malnovaj tiaj festoj ĉe rivero Majno. Dum junio kaj julio krome ĉiujare okazas kultura festivajo en la fortikaĵo Clingenburg.

Eksteraj ligiloj redakti