Klínovec

(Alidirektita el Klinovec)

Klínovec estas la plej alta monto de Ercmontaro (1244 m) situanta nordoriente de urbo Jáchymov (proksimume 9 km).

Klínovec
germane: Keilberg
monto
Belvedero Klínovec kun hotelo
Oficiala nomo: Klínovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distriktoj Distrikto Karlovy Vary, Distrikto Chomutov
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Konstruaĵo Klínovec belvedero
Akvejo Ohře, Mulde
Situo Klínovec
 - alteco 1 244 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 46″ N 12° 58′ 04″ O / 50.39611 °N, 12.96778 °O / 50.39611; 12.96778 (mapo)
Plej facila aliro el Boží Dar
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klínovec
Portalo pri Geografio

Klínovec havas sian propran interesan historion. La disvolviĝo de turismo komence de la 19-a jarcento kaŭzis, ke jam ekde la jaro 1817 sur ĝia verto staris piramida belvedero ebliganta rigardadon en ampleksajn valojn. En la jaro 1838 anstataŭis ĝin mal-fermita "glorieto", al kiu estis konstruita ŝoseo. Sed la glorieto en la jaro 1868 forbrulis kaj en la jaro 1884 tie estis konstruita belvedera turo, kiu konserviĝis ĝis nun.

Ĉe la turo estis poparte konstruita ankaŭ nuntempa montara hotelo. En ĝia granda salono estas ligna plafono kun "kasetoj" - en ĉiu el ili estas blazono de iu ercmontara urbo.

Malantaŭ la hotelo staras nova dominanto: moderna retransporta turo (80 m alta) kaj televida sendilo.

El la observa turo, kiu estis antaŭnelonge rekonstruita, oni povas ĉirkaŭdirekten vidi, se la vetero konvenas:

Nordoriente: Antaŭe videblas la montpasejo apud Boží Dar kun la doganejo (1080 m), urbo Boží Dar (1028 m), kaj pli norde la ŝtatlimo kondukanta sur arbumita ĉeno de Ercmontaro. Malantaŭe videblas urbo Johanngeorgenstadt kaj monteto Auersberg en Germanio.

Norde: Ni povas kompari la monton Klínovec kun la dua plej alta verto de Ercmontaro, saksa Fichtelberg (1217 m) - la plej alta monto en germana parto de Ercmontaro, ĉe kies orienta flanko kuŝas fama sportejo Oberwiesenthal. Sur la ĉeĥa limflanko videblas urbo Loučná pod Klínovcem.

Okcidente: Tie elreliefiĝas montetoj Vlčinec, Plešivec, Blatenský vrch kaj bele situanta Špičák kaj sub ĝi urbeto Boží Dar.

Sudokcidente: Antaŭe en valo estas videbla urbo Jáchymov kun burgo de Šlik - Freudenstein kaj vilaĝo Nové Město (= Nova Urbo); pli sude malantaŭ monto Špičák estas vilaĝo Stráž apud Nejdek. Klare videblas Tepelské vrchy (Montareto de Teplá) kaj Slavkov-arbaro kun la plej alta verto Lesná (983 m) super urbo Mariánské Lázně. Sur horizonto Bohema kaj Bavara Arbaroj (montarĉenoj Český Les kaj Bayerischer Wald).

Sude: Sub la suda deklivo de Klínovec antaŭe estis situantaj urboj Ostrov (20 mil loĝantoj) kaj Karlovy Vary kun arbara ĉirkaŭaĵo de la verto de Andělská Hora (= Anĝelmonto, 713 m), Doupovské vrchy (Doupova montaro). Antaŭ okuloj de rigardantoj estas montetoj Vysoká Seč (1005 m) kaj Meluzina (1094 m). Malantaŭe estas valo de rivero Ohře. Sur la horizonto dum konvena vetero estas videblaj vertoj de la montoj: Přimda (348 m), Čerchov (1042 m), kaj silueto de la montarĉeno Šumava.

De norde nordorienten: Ni povas okulsekvi la ŝtatlimon en valo de 1a rojo Polava; tie estas ankaŭ ŝoseo kaj fervojo al urbo Vejprty. Videblas ankaŭ saksa Bärenstein (= Ursa Ŝtono); sur la ĉeĥa flanko Hora Svatého Šebestiána (Monto de Sankta Sebastiano - limpasejo al Germanio, Loučná kaj Děčínský Sněžník. Sur la germana flanko videblas Annaberg, Cranzahl, kastelo Augustusberg, Frauenstein kaj iam eĉ urbo Dresdeno.

Orienten: daŭras la montarĉeno de Ercmontaro kun vertoj: Témě (1094 m), Měděnec kun kapeleto (910 m) kaj malproksime de ili videblas ĉefaj vertoj de České Středohoří (Bohemia Mezmontaro): Milešovka (837 m), Kletečná kaj Bořeň. Antaŭe estas vilaĝoj Kovářská kaj Přísečnice.

Sudoriente kaj sude: oni povas vidi urbojn Kadaň kaj Žatec, karakterizan verton de Říp (455 m), Doupovan montaron kun longa ĉeno de Pustý Zámek (928 m) kaj la plej altan verton: Hradiště (934 m).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.