Klistero estas injekto de likvo per kanulo en la kojlon tra la anuso, jen por fek-incitado, jen por nutra celo. Klisteri estas la procezo fari tian injekton. Klisteraĵo estas la enhavo de klisterilo, kiu estas ilo por klisteri, konsistanta el ujo kun longa tubo kaj kanulo. Klisterpilko estas kaŭĉuka pilko kun kanulo, por enŝprucigi klisteraĵon.[1]

Klisterado ĉe azuleĥo de la 18a jarcento. Nacia Muzeo de Azuleĥo, Lisbono
Klistersako.

La klisteroj faratas pro kuracaj aŭ higienaj tialoj, cele diagnozi, aŭ kiel parto de terapioj ĉu alternativaj ĉu tradiciaj.

Notoj redakti

  1. Ĉefe eltirita el PIV.