Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klazjma (stacio).

Kljazma[1][2][3] (aŭ Kljazjma[4][5]Klazjma[6], ruse Клязьма) estas rivero en Centra Rusio, maldekstra alfluanto de Okao. Ĝi komenciĝas en Moskva provinco, fluas trans Vladimira provinco kaj Ivanova provinco al Niĵnij-Novgoroda provinco. Ĝia longo estas 686 km, areo de akvokolekta baseno estas 42,5 mil kv.km.

Kljazma
ruse: Клязьма
rivero
Kljazma en Noginsk
Lando Rusio Rusio
Regiono Centra Rusio
Urboj
Fontrivero Klin-Dmitrova altaĵo, apud Solneĉnogorsk
 - alteco 247 m
 - koordinatoj 56° 11′ 13″ N 37° 10′ 30″ O / 56.18694 °N, 37.17500 °O / 56.18694; 37.17500 (mapo)
Enfluejo Okao
 - situo Niĵnij-Novgoroda provinco
 - koordinatoj 56° 10′ 05″ N 42° 58′ 09″ O / 56.16806 °N, 42.96917 °O / 56.16806; 42.96917 (mapo)
Longo 686 km (426 mi)
Akvokolektejo 42 500 km² (4 250 000 ha)
Trafluo Kovrov
 - mezproksima 147 /s
Vikimedia Komunejo: Klyazma River

Deveno de la nomo redakti

La nomo Klazjma (Клязьма) en 12-14-aj jarcentoj kelkfoje estas menciata kiel Klazma (Клязма). Verŝajne, la nomo devenas de iu antikva finn-ugra nomo en iu nekonata formortinta lingvo, poste akceptita de slavoj[7].

Fluo kaj fizika geografio redakti

Rivero Klazjma fontas sur Klin-Dmitrova altaĵo proksime al lago Seneĵ. Dekomence ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento, turnas sin apud Ĥimki kaj poste ĝis la fino fluas (ĝererale) orienten preter multaj urboj, situantaj ĉe la vojo inter Moskvo kaj Niĵnij Novgorod, tra Meŝĉora malaltebenaĵo (ruse Мещёрская низменность). Ĝi fluas plejparte en Moskva provinco kaj Vladimira provinco (ankaŭ ĝi fluas iomete en Ivanova provinco) kaj alfluas al Okao ĉe la limo de Vladimira kaj Niĵnij-Novgoroda provincoj.

En Noginsk ĝia larĝo estas 50 m, en Vladimir - 130 m, en iuj lokoj - pli ol 200 m. Maksimuma profundo estas 8 m, meza - 1-2 metroj. Klazjma kutime glaciiĝas en novembro, malglaciiĝas en komenco de aprilo[8].

Alfluantoj redakti

Alfluantoj kun longo ekde 30 km:

Alfluanto Longo (km) Tipo
Uĉa 42 maldekstra
Vorja 99 maldekstra
Ŝerna 89 maldekstra
Drezna 30 dekstra
Bolŝaja Dubna 30 maldekstra
Kirĵaĉ 78 maldekstra
Pekŝa 127 maldekstra
Pola 92 dekstra
Vorŝa 71 maldekstra
Kolokŝa 148 maldekstra
Rpenj 44 maldekstra
Nerl 284 maldekstra
Sudogda 118 dekstra
Nereĥta 41 dekstra
Ŝiĵegda 57 maldekstra
Teza 192 maldekstra
Tara 55 dekstra
Luĥ 240 maldekstra
Suvoroŝĉ 126 dekstra

Ekologia problemo redakti

La rivero estas forte malpurigita: en multaj lokoj ĝin trafas kloakaj defluiloj, kaj kvalito de akvo ne estas kontentiga por naĝado kaj (plejparte post la baraĵlogo) fiŝkaptado[9][10].

Ekzistis projekto pri purigo de la rivero (kun partopreno de germaniaj specialistoj), sed ĝi estas tre multekosta kaj malfacila[11][12][13].

En novembro de 2013 kelkaj organizaĵoj prezentis petskribon al Supera juĝistaro de Rusio pri gvidanto de la Registaro de Rusio Dmitrij Medvedev, kiu ordonis transdoni terenon ĉe la riverfluo por konstruado de kurejo de la flughaveno "Ŝeremetjevo". Ili asertas, ke tiu transdono de defendata teritorio kaŭzos venenigon de akvo en Moskvo[14].

Gravaj loĝlokoj redakti

La rivero fluas laŭ vaste loĝata teritorio de Apudmoskva regiono kaj aglomeraĵo Moskvo - Niĵnij Novgorod. La plej granda urbo ĉe ĝia fluo estas Vladimir, centro de provinco.

Grandaj loĝlokoj laŭ Klazjma:
En Moskva provinco:

En Vladimira provinco:

En Niĵnij-Novgoroda provinco:

Turismo kaj fiŝkaptado redakti

Arbaraj ĉirkaŭaĵoj de Klazjma estas popularaj lokoj por turistoj. Ĉe la rivero situas kelkaj historiaj loĝlokoj, inter ili antikvaj urboj Vladimir kaj Goroĥovec.

La rivero estas riĉa je fiŝaro. Tie kapteblas preskaŭ ĉiuj fiŝoj, ekzistantaj en apudmoskvaj akvujoj, inter ili: bramoj, ezokoj, lojtoj, iam - sterledoj (pro sterledoj kaj siluroj Klazjma plejparte estis fama en 19-20-aj jarcentoj, nun ili estas raraj). Pro tio fiŝkaptado ĉe tiu ĉi rivero estas tre populara, malgraŭ en multaj lokoj oni konsilas ne uzi kaptitan fiŝon kiel manĝado pro malpurigo de akvo[8].

Klazjma en kulturo redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti