Klubo Esperantista en Oslo

regiona Esperanto-klubo en Oslo kaj la ĉirkaŭaĵo

La Klubo Esperantista en Oslo estas la regiona Esperanto-asocio en Oslo kaj la ĉirkaŭaĵo. Ĝi fondiĝis en 1906 kaj refondiĝis en 1916. La klubo laŭ la stato de 2024 havas ĉirkaŭ 45 pagantajn membrojn. Ĝi posedas propran ejon, aĉetitan en 1982 per granda mon-donaco plus mon-kolekto inter la membroj. Ĝi iĝis ankaŭ la sidejo de Norvega Esperantista Ligo, kiu sume havas naŭ regionajn klubojn. Eblas tranokti sursofe en la klubejo laŭ la kondiĉoj de Pasporta Servo. Oni ankaŭ povas prunti biciklon. La klubo kutime renkontiĝas dufoje monate.

Eksteraj ligiloj redakti