Esperantoklubo de Stokholmo

Esperanto-klubo, fondita en 1898
(Alidirektita el Klubo Esperantista en Stokholmo)

En aprilo 1898 fondiĝis la Esperantoklubo de Stokholmo (EKS), origine je la nomo Klubo Esperantista en Stokholmo. La unua kluba sekretario estis Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909.

Aktuala kluba emblemo
Aktuala kluba emblemo
Urbocentra bildkolekto
Urbocentra bildkolekto

Historio redakti

En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj de Stokholmo, ses pliaj urboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando - de la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata ”Sveda Esperanto-Federacio” (SEF). Ekde tiam la historio de la Esperanto-movado en Svedio estis nedisigeble ligita al la movadaj aktivecoj en Stokholmo.[mankas fonto]

Elstarigindas, ke en 1918 fondiĝis Eldona Societo Esperanto, kaj en 1922 kreiĝis Sveda Esperanto-Instituto. Ekde aŭtuno 1930, la laborista kleriga asocio en Stokholmo ankaŭ disponigis ĉiusemajne duonhoran radio-programon por informado pri Esperanto.

Post radio-diskuto pri la ”mondlingva problemo” en 1933, la Stokholma grupo per sia energia vicprezidanto Teodor Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila; interalie la kronprinco de Svedio vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion. De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1934 en la urbo okazis la 26-a Universala Kongreso de Esperanto.

Kvankam en neŭtrala Svedio la Dua Mondmilito ne senpere kaŭzis detruojn kaj mortojn, la forfalo de internaciaj kontaktoj, la alveno de multaj esperantistaj fuĝintoj el aliaj eŭropaj landoj kaj la timo ke la milita inundo ankaŭ dronigos Svedion ankaŭ en Stokholmo en la militaj jaroj. Tio tre malgrandigis la ĝeneralan entuziasmon pri internacia komunikado, kaj post la milito ne plu eblis revivigi la favoran etoson de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.

Tamen ankaŭ la 65-a Universala Kongreso de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1980 estis tre sukcesa movada evento, kaj kiam fine de la 1980-aj jaroj malfermiĝis la limoj en Eŭropo kaj kolapsis la antaŭe komunistaj ŝtatoj, venis nova ondo de esperantistoj kiuj de tie translokiĝis al Stokholmo kaj ekde tiam pliriĉigis la urban kulturan Esperanto-vivon - interalie la kantista duopo Ĵomart kaj Nataŝa el eksa Sovetunio.

Estraranoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti