Kluzoparko Waltrop

muzeo en Germanio
w1

Kluzoparko Waltrop (laŭ la germana nomo Schleusenpark Waltrop) estas tereno kun kvar ŝip(mal)suprigaj konstruaĵoj je la forkiĝo de la Rejn-Herne-Kanalo disde la Dortmund-Ems-Kanalo. La kluzaro troviĝas ĉe la kanala kilometro 45,6 de la Rejn-Herne-Kanalo respektive ĉe kanala kilometro 14,7 de la Dortmund-Ems-Kanalo en Waltrop/ Ruhr-Regiono, limiĝe kun la nomdoma urboparto Henrichenburg de la urbo Castrop-Rauxel.

Kluzoparko Waltrop
muzeokluzo
Lando Germanio vd
Situo Waltrop
Koordinatoj 51° 37′ 7″ N, 7° 19′ 48″ O (mapo)51.61867.33007Koordinatoj: 51° 37′ 7″ N, 7° 19′ 48″ O (mapo)
Map
Kluzoparko Waltrop
Retpaĝo http://www.hebewerk-henrichenburg.de/
vdr
Modelo de la kluzoparko
La kluzoparko de-aere

Partoj de la tereno apartenas al la LWL-Industriemuseum, kiu ekspozicias tie interalie historiajn kanalŝipojn, ŝipmaŝinojn kaj modelojn. Krome la Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo je Duisburg-Meiderich tie tenas ekspoziciejon.

La plej malnova konstruaĵo estas la malnova Ŝiplifto Henrichenburg. Ĝi estis konstruata inter 1894 kaj 1899 por alligo de la Haveno Dortmundo kaj estis la unua siaspeca en Germanujo. Kun la konstruo de la Rejn-Herne-Kanalo oni planis ŝparkluzon kaj finkonstruis ĝin en 1914. Post kiam en 1962 ekfunkciis la nova ŝiplifto, oni eksfunkciigis en 1969 la malnovan ŝiplifton. En 1989 ekestis nova kluzego. En la jaro 2005 oni ankaŭ eksfunkciigis la novan ŝiplifton pro teĥnikaj difektoj. Nun la tuta ŝiptrafiko pasas tra la nova kluzo.

Ĉiuj historiaj ŝipmallevaj konstruaĵoj staras sub monumentprotekto kaj estas viziteblaj.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti