Modlopasto

(Alidirektita el Knedopasto)

Modlopasto, aŭ knedpasto, estas ĉiaspeca homogena, mola, knedebla substanco destinita por formi objekton per knedado kaj reliefigado farita per fingroj aŭ helpe de iloj. Ĝenerale, modlopasto estas knedebla sen akvo, sed ĝia knedebleco estas simila al tia atingita per aldono de akvo al faruno, gipsomodla argilo.

Infanino modlas figurojn
knedante stangetojn el modlopasto

Plej utiligata modlopasto, kaj tial preskaŭ "sinonimo" en la praktiko, estas industrie fabrikita miksaĵo el: Kalciaj saloj (ekzemple: kalcia karbonato CaCo3 aŭ kreto, ), mola parafino kaj alifataj acidoj (ekzemple: steara acido). Tiu ĉi modlopasto estas plastilino:

  • Angle: Plasticine
  • Ĉeĥe: Plastelína
  • Finne: Muovailuvaha
  • France:Plastiline
  • Germane:Plastilin
  • Hispane: Plastilina
  • Itale: Plastilina
  • Nederlande: Plasticine
  • Portugale: Plasticina
  • Ruse:Пластилин

La invento de Plastilino estis farita de la germano Franz Kolb, kiu patentis ĝin en 18801890 (laŭ diversaj informofontoj). Tamen kelkaj atribuas la inventon al William Harbutt en Anglio en 1897, patentita en 1899, kaj komerce ekproduktita kun la nomo Plasticine la sekvintan jaron. La nomoj derivitaj de la angla Plasticine origine estis komercaj nomoj, tamen nuntempe ili ankaŭ estas uzataj en multaj landoj kiel ĝenerala nomo por modlopasto.

Utiligado redakti

  • Ludado: Por infanoj, la formado de objektoj per modlopasto estas amuza ludo kiu helpas veki kaj disvolvi artecon, kreivecon kaj manan lertecon.
  • Animaciaj filmoj: Por fari filmojn, fotitaj pozon-post-pozo (bildon-post-bildo) simile al desegnitaj filmoj, sed en kiuj la solidaj modlopastaj objektoj permesas tuja fidela tri-dimensia aspekto: ekzemploj estas la filmoj Wallace & GromitBatalha, a Guerra do Vinil. Tamen, la kapabloj de komputilo ankaŭ permesas nun atingi tre fidelan tri-dimensian aspekton pli facile. Vidu artikolon Argil-animacio.
  • Industrio: Por modli objekton prove, antaŭ ol fari la korespondan definitivan objekton per materialo malmoligebla.