Malfermi la ĉefan menuon

Koĝe (koree 거제시, laŭ ĉinaj literoj 巨濟市) estas marborda urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas: granda savo.

Koĝe
Okpo mountain view.jpg
Administrado
Retpaĝaro english.geoje.go.kr [+]
Demografio
Loĝantaro 249 290  (2019) [+]
Loĝdenso 621 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 51′ N, 128° 35′ O34.850277777778128.58861111111Koordinatoj: 34° 51′ N, 128° 35′ O [+]
Areo 401,63 km² (40 163 ha) [+]
Situo de Koĝe
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Geoje [+]
Information icon.svg
vdr
Hotelo en Koĝe
Haveno en Koĝe
Haveno en Koĝe
Malnova urbodomo en Koĝe

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Fortikaĵo en Koĝe
 
Fortikaĵmuro en Koĝe

Koĝe situas sur insulo en sudorienta parto de la lando. La insulo havas ponton al la kontinento. Pusano troviĝas 53, Seulo 333 km [1].

HistorioRedakti

En Koĝe arkeologoj trovis restaĵojn el la epoko neolitiko. La unua skriba mencio okazis en 757. Koĝe funkciis kiel strategia loko en konstruado de ŝipoj por orienta ekspedicio (기해동정) en 1419. Okazis granda mara venko en la proksimeco en 1592 kontraŭ japanaj invadantoj. Dum la Korea milito ne okazis ĉi tie bataloj, sed estis tie koncentrejo por militkaptitoj. En 1989 Koĝe ricevis urban statuson.

EkonomioRedakti

En la malfrua 20-a jarcento en Koĝe la ŝipkonstruado graviĝis. Pro la marborda subtropika klimato en la areo oni kultivas ananasojn kaj fungojn. La fiŝkaptistoj kolektas diversajn marmanĝaĵojn.

KlimatoRedakti

En Koĝe jare pluvas po 2007 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter marto-septembro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas. Tamen, la insulo konservas la varmon pro la varmaj marfluoj.

TrafikoRedakti

  • pramo trafikas inter la ĉefinsulo kaj la ceteraj insuloj.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans