Kobajo

specio

Kobajo (Cavia porcellus) estas, origine neotropisa, malsovaĝa specio de la genro kavio. Ĝi devenas el Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kobajo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kaviedoj Caviidae
Genro: Kavioj Cavia
Specio: C. porcellus
Cavia porcellus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomo redakti

La latina nomo Cavia porcellus signifas: porketo, kiu ŝatas esti en kavo. Germanlingve ĝi nomiĝas Meerschweinchen (marporketo), ĉar maristoj kunportis ilin el Sudameriko. La angla vorto guinea pig enhavas, ke oni povis aĉeti la porketojn por la angla monero Guinea kiel ludbesto por infanoj. Ili ne estas porketoj, sed ronĝuloj kaj parencoj de la doloĥoto, histriko kaj hidroĥero.

Medicino redakti

Kobajoj estis uzitaj por tuberkuloza esplorado fare de Robert Koch, por bakteria esplorado fare de Emil von Behring kaj por difteria esplorado fare de Louis Pasteur. Pro tio, ke kobajoj estas plu multe uzataj por medicinaj eksperimentoj en laboratorio, la vorto akiris la kromsignifon "objekto de eksperimento" kaj estas tiusence uzata ankaŭ pri homoj.

Tenado redakti

Kobajoj povas atingi aĝon de 8 ĝis 10 jaroj, ili estas afablaj kaj kontentiĝemaj. La femaloj estas gravedaj dum 60 - 72 tagoj kaj naskas 2 - 4 idojn. Ekde naskiĝo la idoj jam havas felon kaj povas memstare manĝi, tamen la femalo mamsuĉigas ilin dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Ili estas bredataj ankaŭ pro produktado de kobajaĵo.

Nutraĵo redakti

Ili ŝatas manĝi herbon, fojnon, legomojn, grajnojn kaj fruktojn. Oni ne donu al ili bestaro-devenajn produktojn. Kobajojn oni malsame nutras en diversaj landoj. Laŭ ilia manĝo ili bezonas akvon kaj vitaminon C.

Eksteraj ligiloj redakti

Rasoj redakti

Kutime oni distingas inter 2 rasoj:

  • longhara kobajo
  • mallonghara kobajo

Ili povas havi diversajn kolorojn, vertojn kaj buklojn.

Bildgalerio redakti