Kofrodigokoferdamo[1] estas provizora baraĵo aŭ digo en akva inĝenierado, kiu ebligas senakvigon de akvokovrita surfaco dum konstruado de io en la akvo.

Kofrodigo
Kofrodigo ĉe rivero Ohio

Tiu sistemo estis uzata en la malfrua antikvo por ebligi konstruadon de pilastroj en riveroj. Por fari kofrodigon oni batis vicojn da fostoj en la akvogrundon en du fermitaj cikloj. La spacon inter la du cikloj oni plenigis per premita tero. Fine oni devis forigi la akvon (ekzemple per arkimeda ŝraŭbo) el la ena ciklo, kaj tiam oni povis komenci la konstrulaborojn.

En modernaj tempoj, por kofrodigo servas grandaj cilindroj, aŭ aliaj fortaj provizoraj konstruaĵoj. Hodiaŭ oni uzas pumpilojn por rapide forigi la akvon.

Oni povas eĉ provizore alidirekti fluon de rivero per baraĵoj, kaj tiel sekigi ĝin. Tio estas uzata kelkfoje por konstruado de akvocentraloj.

Referencoj redakti