Vortokunfando

neologismo el almenaŭ du vortoj, kiuj kunfandiĝas kaj kreas enhave novan vorton
(Alidirektita el Kofrovorto)

Vortokunfando[1] (aŭ, se kunteksto subtenas tion, simple kunfando), kofrovorto[1]valizvorto[1] estas neologismo el almenaŭ du vortoj, kiuj kunfandiĝas kaj kreas enhave novan vorton. Dum la kunfandiĝo unuopaj vorteroj povas disfali.

Ekzemplo por kofrovorto en Esperanto estas “alies”, kunfandita el “alia” kaj “ies”. En Esperanto maloftas origine esperantaj kofrovortoj. Tamen iuj kofrovortoj el aliaj lingvoj migras ankaŭ al Esperanto. Ekzemploj estas

En iuj naciaj lingvoj kofrovortoj pli oftas. Ekzemploj estas

  • la animaciaj figuroj Pokemono el la anglaj vortoj pocket (poŝo) kaj monster (monstro), do “poŝaj monstroj” aŭ “monstretoj”, respektive
  • la germana vorto Teuro por teuer (multekosta) kaj la eŭropunia valuto Eŭro, kiu vortigas la impreson, ke multaj varoj post la enkonduko de la nova valuto draste multekostiĝis.
  • Merkozy kiel komuna nomo por la politikista duopo Angela Merkel kaj Nicolas Sarkozy

En la angla lingvo, la fenomeno nomiĝas “portmanteau”, francdevena vorto por du-faka valizo moda dum la 19-a jarcento (sed la franca vorto estas “mot-valise”, laŭvorte: “valizovorto”). La lingvistika uzo de la vorto ŝuldiĝas al la romano Trans la spegulo de la anglalingva aŭtoro Lewis Carroll, kie romana figuro diras, ke tiel fantazie kunmetita vorto similas al dufaka kofro, kien oni enmetas du aferojn, fermas la ujon kaj la rezulto estas iu nova aĵo. Proksimume 70 jarojn post Lewis Carroll la same anglalingva aŭtoro James Joyce en sia romano Finnegans Wake kreis milojn da kofrovortoj.

En Esperanto, tiuj ĉi kunmetaĵoj estas aparte problemaj, ĉar plejparte ili kontraŭas esencan regulon de la Esperanta vortfarado: kunmetaĵoj estas kreitaj per alpreno de neŝanĝeblaj vorteroj (radikoj, plejparte). Pro tio, kiam la kunmetaĵo estas vere taŭga kaj bezonata, ekzemple bito, ĝi envenas la lingvon kiel nova radiko, neanalizebla, ne kiel ajna kunmetaĵo, kaj en plej multaj okazoj, ekzemple retinario, la ĝusta Esperanta sistema kunmetaĵo nepre estu retseminario.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti