Kogna misformo

(Alidirektita el Kognaj misformoj)

Kognaj misformoj estas troigitaj aŭ neraciaj pensoŝablonoj, kiuj, laŭ kogna psikologio, daŭrigas la efektojn de psik-malsanajn statojn, precipe deprimon kaj anksiecon. La psikiatro Aaron T. Beck kreis la fundamenton por la studado de tiaj misformoj, kaj lia studento David D. Burns kontinuis la enketadon pri la temo. Plej notinde, la libro de Burns el 1989, "Manlibro pri bonsentiĝo,"[1] prezentis informon pri tiaj pensoŝablonoj, kune kun propono pri kiel elimini ilin.

Kognaj misformoj estas pensoj, opiniataj de kognaj terapiistoj kiel la kaŭzoj de nepravaj perceptoj pri la realo. Ili ofte diras, ke tiaj pensoŝablonoj plifortigas negativajn pensojn aŭ emociojn.[2] Kognaj misformoj tendencas perturbi la manierojn, kiel homo perceptas okazintaĵon. Ĉar la maniero, kiel homoj sentas sin, perturbas iliajn pensmanierojn, tiaj pensaj eraroj povas pliseverigi negativajn emociojn kaj konduki individuon kun kognaj misformoj al ĝenerale negativa vidpunkto pri la mondo kaj, konsekvence, deprima aŭ anksia psika stato.

Historio redakti

En 1972 la psikiatro, psikoanalizisto, kaj fakulo pri kogna terapio Aaron T. Beck eldonis la libron, Deprimo: Kaŭzoj kaj Kuracado.[3] Li elreviĝis pri la kutima freŭda kuracado de deprimo, konkludinte, ke ne estas empiria evidenteco pri sukceso de freŭda psikoanalizo por kompreni aŭ kuraci deprimon. En sia libro, Beck amplekse kaj empirie studis deprimon kaj ties eventualaj kaŭzoj, simptomoj, kaj kuracoj. En la dua ĉapitro, Simptomologio de deprimo, li priskribis iujn "kognajn manifestaĵojn" de deprimo, inkludante malaltan memtakson, negativajn atendojn, memkulpon kaj memkritikadon, nedecidemon, kaj misformitan korpan membildon.[3]

En 1980 Burns eldonis sian libron, Bonsentiĝo: la nova humorterapio,[4] (kun antaŭparolo de Beck) kaj, naŭ jarojn poste, eldonis Manlibro pri bonsentiĝo en 1989. Tiuj libroj aldonis al la trovaĵojn de Beck, pliprofundiĝante en la difinon, evoluon, kaj kuracadon de kognaj misformoj, speciale en deprimo aŭ anksiecaj obstrukcoj.

Ĉefaj tipoj redakti

La ĉi-subaj kognaj misformoj[1] estas kategorioj de aŭtomata pensado, kaj distingendaj de paralogismoj.[5]

Ĉiama praveco redakti

Malpravi estas nepenseble. Tiun kognan misformon karakterizas la aktiva klopodado pravigi oniajn agojn aŭ pensojn, fojfoje prioritatigante sian memintereson super la sentoj de alia persono.[2]

Kulpado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulpado.

La malo de personigado; oni kulpigas aliajn homojn pri la damaĝo kaŭzita de si, kaj speciale pri sia intenca aŭ malzorga afliktado de aliaj.[2]

Ekzemplo: iu kulpigas sian edzinon tute pri geedzaj problemoj, sen rigardi sian propran parton en la problemoj.

Malkvalifikado de pozitivaĵoj redakti

Oni rifuzas konsideri pozitivajn kvalitojn pri si.

  • Ekzemplo: Ricevinte laŭdon, iu aŭtomate malakceptas ĝin, kredante, ke li ne meritas ĝin, kaj aŭtomate interpretas la laŭdon (almenaŭ interne) kiel klopodo flati al li aŭ eble kaŭzita de naiveco.

Emocia rezonado redakti

Oni supozas, ke negativaj sentoj malkaŝas la veran naturon pri aferoj, kaj spertas la realon kiel spegulaĵon de emocie ligitaj pensoj. Oni pensas, ke io veras, nur pro sento.

  • Ekzemplo: "Mi sentas (tio estas, opinias) min stulta aŭ enua, do mi devas esti."[2] Aŭ oni sentas, ke onia timo pri aviado pruvas, ke aviadiloj estas tre danĝeraj manieroj veturi. Aŭ oni konkludas, ke la purigado de la domo estas neebla, ĉar oni timegas la taskon.[6]

Filtrado redakti

Fokuso nur al la negativaj elementoj de situacio kaj ekskludo de la pozitivaĵoj. Ankaŭ, la tendenco de la cerbo filtri informon, kiu ne konformas al jamaj kredoj.

  • Ekzemplo: Ricevinte komentojn pri prezentaĵo en sia oficejo, persono koncentras sin al la unu kritika komento kaj ignoras la sukcesojn.

Tro rapidaj konkludoj redakti

Tro rapida (kaj ordinare negativa) konkludo kun malmulta (se iu ajn) evidenteco. Oni identas du specifajn subtipojn:

  • Telepatio: Indukto de la eblaj aŭ probablaj (ordinare negativaj) pensoj de alia persono per ties konduto kaj neparola komunikado; gardo kontraŭ la plej malbona suspektita kazo aŭ alia prepara konkludo, sen demandi al la persono.
    • Ekzemplo: Studento supozas, ke la legantoj de ŝia eseo jam decidiĝis pri la temo, kaj do la eseo estas sencela ekzerco.[5]
  • Profetado: antaŭdiro de (ordinare negativaj) finoj de eventoj.
    • Ekzemplo: Konvinko de studento antaŭ ekzameno, ke ŝi malsukcesos, kvankam ŝi estas tute preta.

Etikedado kaj misetikedado redakti

Pli severa tipo de troĝeneraligado; la atribuado de la agoj de persono al ties karaktero anstataŭ iu hazarda atributo. Anstataŭ supozi ke la konduto estas hazarda aŭ neimanenta, la persono asignas etikedon al iu aŭ io, kiu implicas la karakteron de tiu persono aŭ afero. Misetikedado temas pri la priskribado de evento per lingvaĵo, kiu havas fortan subtekston pri ies persona opinio pri la evento.

  • Ekzemplo de "etikedado": Anstataŭ kredi, ke vi eraris, vi kredas, ke vi estas malsukcesulo pro tio, ke nur malsukcesulo tiel erarus. Aŭ iu, kiu malbone impresis vin estas "aĉulo," se forestas pli specifa kaŭzo.
  • Ekzemplo de "misetikedado": Virino, kiu lokumas siajn infanojn en infanvartejon, "abandonas siajn infanojn al nekonatoj" pro tio, ke la homo, kiu diras tion, alte taksas la ligon inter la patrino kaj ŝia infano.

Troigado kaj minimumigado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Troigo.

Doni proporcie plian gravecon al perceptita fiasko, malforteco aŭ minaco, aŭ malplian gravecon al perceptita sukceso, fortaĵo aŭ oportuno, tiel ke la graveco malsamas de tiu asignita al la evento aŭ afero fare de aliaj. Tio estas tiom ofta en la normala loĝantaro, ke ĝi popularigis proverbojn kia "fari el muŝo elefanton." En deprimaj klientoj, ofte la pozitivaj ecoj de aliaj homoj estas troigitaj dum negativaj ecoj estas maltroigitaj. Estas unu subtipo de troigado:

  • Katastrofigado – Donado de plia graveco al la laŭeble plej malbona rezulto, kiom ajn neprobabla, aŭ spertado de situacio kiel neeltenebla aŭ neebla kiam ĝi simple estas nekomforta.
    • Ekzemplo: Adoleskanto timas komenci trejnadon kiel aŭtisto pro tio, ke li kredas, ke li akcidentus.

Troĝeneraligado redakti

Tro rapida ĝeneraligado de nesufiĉaj spertoj kaj evidenteco. Farado de tre vasta konkludo, bazita sur unu incidento aŭ unu ero de evidenteco. Se io malbona nur unufoje okazas, oni atendas, ke ĝi foje kaj refoje okazos.[2]

  • Ekzemplo: Persono estas soleca kaj ofte pasigas la plimulton da sia tempo hejme. Ŝiaj geamikoj ofte petas, ke ŝi venu kun ili al restoracio por ekkoni novajn homojn. Ŝi opinias, ke ne utilas klopodi renkonti novajn homojn. Neniu ja vere povus ŝati ŝin.[6]

Personigado redakti

Atribuo de persona respondeco, inkludante la rezultan laŭdon aŭ kulpon, pri eventoj, pri kiuj la homo havas nenian kontrolon.

  • Ekzemplo: Patrino, kies infano ricevas malbonajn notojn de la lernejo, tute kulpas sin por esti malbona patrino, pro tio, ke ŝi kredas, ke ŝia nesufiĉa zorgado de sia infano respondecas. Fakte, la reala kaŭzo povus esti tute alia.

"Estu"-aj diraĵoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konscienco.

Farado, aŭ atendo ke aliaj faru, kion oni morale faru, sendepende de la speciala kazo, kiun la persono alfrontas. Temas pri streĉa konformado al etikaj kategoriaj ordonoj, kiuj, laŭdifine, "ĉiam aplikiĝu," aŭ al hipotezaj ordonoj, kiuj aplikiĝu al tiu ĝenerala speco de kazo.[7]

  • Ekzemplo: Post rendimento, koncerta pianisto kredas, ke li aŭ ŝi nepre ne tiom eraru.
  • Bonsentiĝo: la nova humorterapio ne distingas inter patologiaj "'estu'-aj diraĵoj," moralaj ordonoj, kaj sociaj normoj.

Duonigado ("aŭ-ĉio-aŭ-nenio"-a pensado aŭ dikotomia rezonado) redakti

Vidi ĉion kvazaŭ nigro kaj blanko anstataŭ nuancoj de grizo; pensado laŭ falsaj dilemoj. Duonigado inkludas la uzadon de terminoj, kiaj "ĉiam," "ĉiu," aŭ "neniam" kiam tio nek veras, nek ekvivalencas al la vero.

  • Ekzemplo: Kiam admirata persono iomete eraras, la admiro iĝas malestimo.

Kogna restrukturado redakti

Kogna restrukturado (KR) estas populara formo de psikoterapio, uzata por identi kaj frakasi misadaptajn kognajn malformojn. Ĝi tipe uziĝas por individuoj kun deprimo.[8] KR-terapioj celas elimini "aŭtomatajn pensojn," kiuj kreas misfunkciajn aŭ negativajn vidpunktojn por individuoj. Kogna restrukturado estas la ĉefa komponaĵo de la kogna konduta terapio (KKT) de Beck kaj Burns.[9]

Malkatastrofigo redakti

En kogna terapio, malkatastrofigo estas tekniko de kogna restrukturado por kuraci kognajn misformojn, kiaj troigado kaj katastrofigado, ofte vidataj en psikologiaj obstrukcoj kia anksieco[8] kaj psikozo.[10]

Kiel narcisisma defendo redakti

Troigadon kaj minimumigadon komune alprenas narcisistoj por manipuli psikan doloron kaj defendi kontraŭ ĝi.[11][12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Burns, David D.. (1989) The Feeling Good Handbook: Using the New Mood Therapy in Everyday Life. ISBN 0-688-01745-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Grohol, John. 15 Common Cognitive Distortions. PsychCentral (2009). Arkivita el la originalo je 2009-07-07. Alirita 2016-12-08.
  3. 3,0 3,1 Beck, Aaron T.. (1972) Depression; Causes and Treatment. ISBN 0-8122-7652-3.
  4. Burns, David D.. (1980) Feeling Good: The New Mood Therapy. ISBN 0-688-03633-3.
  5. 5,0 5,1 Tagg, John. Cognitive Distortions (1996). Arkivita el la originalo je 2011-11-01. Alirita 24-a de oktobro 2011.
  6. 6,0 6,1 Schimelpfening, Nancy. You Are What You Think.
  7. Graham, Michael C.. (2014) Facts of Life: ten issues of contentment, p. 37. ISBN 978-1-4787-2259-5.
  8. 8,0 8,1 Martin, Ryan C.; Eric R. Dahlen (2005). “Cognitive emotion regulation in the prediction of depression, anxiety, stress, and anger”, Personality and Individual Differences 39 (7), p. 1249–1260. doi:10.1016/j.paid.2005.06.004. 
  9. Rush, A.; M. Khatami kaj A. Beck (1975). “Cognitive and Behavior Therapy in Chronic Depression”, Behavior Therapy 6 (3), p. 398–404. doi:10.1016/S0005-7894(75)80116-X. 
  10. Moritz, Steffen; Lisa Schilling, Katja Wingenfeld, Ulf Köther, Charlotte Wittekind, Kirsten Terfehr kaj Carsten Spitzer (2011). “Persecutory delusions and catastrophic worry in psychosis: Developing the understanding of delusion distress and persistence”, Journal of Behavior Therapy and Experimental Psychiatry 42 (Septembro 2011), p. 349–354. doi:10.1016/j.jbtep.2011.02.003. 
  11. Millon, Theodore; Carrie M. Millon, Seth Grossman, Sarah Meagher kaj Rowena Ramnath. (2004) Personality Disorders in Modern Life. ISBN 0-471-23734-5.
  12. Thomas, David. (2010) Narcissism: Behind the Mask. ISBN 978-1-84624-506-0.

Vidu ankaŭ redakti