Alta sacerdoto

(Alidirektita el Kohen Gadol)

La termino alta sacerdoto (aŭ supera sacerdoto, foje ankaŭ granda sacerdoto, kvankam la adjektivo "alta" pli bone montras, ke temas pri alta rango, ne pri korpa grandeco) signas la plej altan sacerdotan postenon de pluraj antikvaj religioj. En la sumera kaj babilonia religioj tiun postenon plenumis kaj vira kaj virina sacerdotoj. Fono estis la mitologia koncepto pri "sankta nupto", laŭ kiuj ambaŭ sacerdotaj postenoj reprezentis la viran kaj virinan ĉefajn diojn. Post la fino de la novbabilonia regno ne plu konatas virinaj altaj sacerdotoj.

En la judismo la termino "alta sacerdoto" dum la epoko de la templo de Jerusalemo estis religia titolo: En la hebrea lingvo ĝi tekstas כהן גדול, prononco kohen gadol, laŭvorta traduko "sacerdoto granda". La sekva teksto temigas ĉefe la judisman postenon en la juda historio kaj la biblia (do juda kaj kristana) dokumentado:

La juda alta sacerdoto en la biblio redakti

 
judisma alta sacerdoto en profesiaj vestaĵoj

En la biblio la posteno de la judisma alta sacerdoto estas tre ofte menciata. Probable la unue alta sacerdoto menciata en la torao estas la juda reĝo Melĥisedeĥ (Genezo 14,18 kaj sekvaj versoj). Li de la pli posta patriarko Abrahamo ricevas dekonaĵon de la rikolto kiel libervola dono. Kiel alta sacerdoto ankaŭ konsideriĝas Aaron, la frato de Moseo. Laŭ la dua libro de Moseo, ĉapitro 28, la juda dio mem elektas lin supera religia gvidanto.

El aliaj historiaj skribaj fontoj dedukteblas, ke la judoj nomumis altajn sacerdotojn ekde la jaro 520 a.K.. Pluraj citaĵoj kaj profetaĵoj de la torao (ekzemple la unua libro de Moseo 14,18, dua libro de Moseo 28,1, aŭ Psalmo 110, kaj ankaŭ en la nova testamento la epistolo al la hebreoj 4,7) nomas la mesion sacerdota reĝo kaj vera alta sacerdoto.

Ankaŭ en la kristana nova testamento la posteno de la juda alta sacerdoto plurfoje menciatas. Laŭ la prezento de la kristanaj evangelioj estas la la alta sacerdoto Kajafas, kiu pridemandas Jesuon, antaŭ ol transdoni lin al la romia provinca altrangulo Pontio Pilato. En la nova testamento la vorto parte uziĝas en pliampleksigita signifo: ankaŭ la eksaj altaj sacerdotoj (ekzemple Hanas) kaj altaj membroj de la noblaj kvin sacerdotaj familioj respektive la levidoj, kiuj origine devenis el tiuj noblaj familioj, nomatas altaj sacerdotoj (ekzemple en la libro Agoj de la Apostoloj 4,6).

Laŭ la ĉapitro 7 de la novtestamenta epistolo al la hebreoj la posteno de alta sacerdoto en la kristanisma koncepto ne plu aktualas, kaj Jesuo el kristana vidpunkto konsideriĝu la alta sacerdoto "laŭ la ordo de Melĥisedeĥ.

Funkcio de la juda alta sacerdoto redakti

Ĝis kiam la armeo de la Romia Imperio milite okupis Judion, la judisma alta sacerdoto havis sian postenon dumvive, kaj la posteno estis hereda. La romianoj rompis tiun tradicion, nomumante kaj ankaŭ malnomumante la judajn altajn sacerdotojn.

Kadre de la religia sistemo de la judismo la alta sacerdoto havis centran funkcion. En ĉiuj demandoj de religio, de sacerdotaj agoj kaj de diservoj li havis plej altan aŭtoritaton. Li devis teni apartan kultan purecon kaj estis la sola, kiu unufoje dum la jaro, okaze de la festo Jom Kippur, rajtis eniri en la plejsanktaĵon de la templo de Jerusalemo. Tie li reprezente por la juda popolo ricevis la pardonon de la juda dio. Dum la jaro li prezentis la plej gravajn oferdonojn.

Ekde la epoko de la makabeoj la alta sacerdoto samteme ankaŭ estis la plej supera politika gvidanto de la judoj. Li estis la prezidanto de la Alta Konsilio aŭ Sinedrio. La konsilio estis la plej alta juda jura kortumo kaj la plej grava politika instanco, kiu eĉ dum la romia okupa reĝimo havis signifan aŭtonomion. Por la romiaj armeaj okupantoj de Judio, la alta sacerdoto estis la centra popola reprezentanto en Judio.

Post la detruo de la templo de Jerusalemo (70 p.K.) redakti

Post la granda juda milito, la romiaj okupantoj dum la jaro 70 p.K. detruis la templon de Jerusalemo kaj do la kultan centron de la judismo. La templa kulto kaj la funkcio de la alta sacerdoto en ĝi post tiam ne plu ekzistis. Sed jam pli frue la romiaj potenculoj penis limigi la influon de la judaj altaj sacerdotoj. Analizo [1] pri la malliberigo de Paŭlo el Tarso mencias: "Oni permesis al la alta sacerdoto la meton de la liturgiaj vestaĵoj nur okaze de specifaj altaj festotagoj. Krome oni neniam tre longe lasis altan sacerdoton en sia posteno, sed ŝanĝis la personon pli ofte, por eviti ke li povus akiri tro grandan reputacion."

La malnovaj kultaj tradicioj post la jaro 70 ne daŭriĝis, kaj la prezidon de la Sinedrio transprenis pluraj judaj patriarkoj. En la plua evoluo de la judismo la gvidan religian rolon transprenis la farizeoj. La nuntempa funkcio de juda supera rabeno apenaŭ havas ajnan similaĵon al la rolo de la antikvaj altaj sacerdotoj.

Referencoj redakti